ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Börde kaj distrikto Ohre en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Börde - germane Landkreis Börde. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
La distrikto Ohre (germane: Landkreis) ĝis la 1-an de julio 2007 situis en la nordokcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Haldensleben estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.493,61 km² fine de la jaro 2002 loĝis 117.136 homoj; do meznombre 78 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro tiutempe estis 124, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Ohre estas signita per 13.
Najbaraj distriktoj estas norde Altmark Salzwedel (1) kaj Stendal (18), oriente Jerichower Land (9), sude la urbo Magdeburg kaj la distrikto Börde (6), la malsuprasaksaj distriktoj Helmstedt en la nordo kaj Gifhorn en la nordokcidento.
Eksteraj ligiloj
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |