ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Burgenland kaj distrikto Weißenfels kreiĝis la nova distrikto Burgenland. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
La distrikto Weißenfels (germane: Landkreis) ĝis la 1-a de julio 2007 situis en la sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Weißenfels estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 372,41 km² en 2006 loĝis 73 074 homoj; do meznombre 96 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Weißenfels estas signita per 19.
Najbaraj distriktoj estis sude kaj okcidente Burgenland (7), norde Merseburg-Querfurt (12) kaj en la oriento la saksa distrikto Leipziger Land.