La Distrikto Altmark Salzwedel (germane Altmarkkreis Salzwedel) situas en la nordokcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Salzwedel. La distrikto kovras areon de 2 293 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 82 457 loĝantojn.
Najbaraj distriktoj ene de Saksio-Anhalto estas oriente la distrikto Stendal kaj sude la distrikto Börde, krome en la najbara federacia lando Malsupra Saksio la distriktoj Gifhorn okcidente, Uelzen nordokcidente kaj Lüchow-Dannenberg en la nordo.