Osterwieck estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Quedlinburg. Fine de decembro 2022 la urbo havis 10 898 loĝantojn.
La 1-an de januaro 2010 la antaŭe najbaraj komunumoj Aue-Fallstein, Berßel, Bühne, Lüttgenrode, Rhoden, Schauen, Wülperode aliĝis al la urba teritorio, kiu grandiĝis de 22,05 km² al 212,67 km². La nombro de loĝantoj kreskis de 3 735 al 12 201.