La 48-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 24-an de majo 2003 en Rigo (Latvio). Ĝin prezentis Marie N, la venkantino de 2002, kaj Renars Kaupars, kantisto de la grupo Brainstorm.
Estis la lasta jaro sen la duonfinalo kaj la lasta jaro kun la malamita sed akceptita sistemo de rotacio. La gastiginto Latvio atingis nur la 24-an vicon kaj la antaŭe preskaŭ ĉiam sukcesa lando Britio revenis al hejmo kun 0 poentoj – lasta vico.
La rusa paro t.A.T.u. atingis la 3-an vicon (164 poentoj), la belga Urban Trad la 2-an vicon (165 poentoj) kun kanto en artefarita lingvo kaj Sertab Erener portis la unuan venkon al Turkio kun 167 poentoj kaj Everyway that I can.
Finalo
Faktoj
- Nova rekordo: 26 partoprenantaj landoj.
- 1-a partopreno: Ukrainio
- Urban Trad kantis en artefarita lingvo.
Eksteraj ligiloj