La aŭstralia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 478 sportistojn. Ili partoprenis en 30 fakoj. Flagtenanto de la aŭstralia teamo estis Cate Campbell kaj Patty Mills dum la malferma ceremonio respektive Mathew Belcher dum la ferma. La sportistoj atingis 17 orajn, 7 arĝentajn kaj 22 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon.
Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Aŭstralia Olimpika Komitato.