La kenja teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 85 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. Flagtenanto de la kenja teamo estis Mercy Moim kaj Andrew Amonde dum la malferma ceremonio respektive Timothy Cheruiyot dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, 4 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 19-an rangon.
Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Nacia Olimpika Komitato de Kenjo.