La sportista teamo de Kubo konkurencis en la Somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021 en Tokio, Japanio. La kuba delegacio estis la plej malgranda (kaj unua kun malpli ol 100 atletoj) kuba teamo ekde 1964, kiu hazarde estis ankaŭ en Tokio. Ĝi estis la dudekunua apero de la nacio ĉe la Someraj Olimpikoj. Kubo pliboniĝis kompare al sia rezulto de 2016: La teamo entute atingis 14 medalojn, 7 orajn, 3 arĝentajn kaj 5 bronzajn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 15-an rangon. Kunordigis la teamon la Kuba Olimpika Komitato. Ke pro la pandemio estis allasitaj nur tre malmultaj vizitantoj, videblas ankaŭ en vikipedio, kie ĝis nun ekzistas signife malpli da publike faritaj fotoj pri la evento kompare al la antaŭaj olimpikoj.
La honoron esti la flagoportistoj de la teamo havis la diskoĵetistino Yaime Pérez kaj la luktisto Mijaín López en la malferma ceremonio kaj Zurian Hechavarria en la ferma. Mijaín López eĉ havis tiun honoron jam la kvaran fojon, li ankaŭ gvidis sian teamon en la olimpikoj de 2008, 2012 kaj 2016.