La sportista teamo de Usono konkurencis en la Somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021 en Tokio, Japanio. La teamo sume atingis 133 medalojn, 39 orajn, 41 arĝentajn kaj 33 bronzajn, kaj sekve ricevis la unuan rangon, do estis la sume plej sukcesa teamo.