La sudkorea teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 237 sportistojn. Ili partoprenis en 29 fakoj. Flagtenanto de la sudkorea teamo estis Kim Yeon-koung kaj Hwang Sun-woo dum la malferma ceremonio respektive Jun Woong-tae dum la ferma. La sportistoj atingis 6 orajn, 4 arĝentajn kaj 10 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 16-an rangon.
Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Korea Olimpika Komitato.