La sportista teamo de Ĉinio konkurencis en la Somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021 en Tokio, Japanio. La teamo sume atingis 88 medalojn, 38 orajn, 32 arĝentajn kaj 18 bronzajn, kaj sekve ricevis la duan rangon, do estis la dua plej sukcesa teamo, post tiu de Usono.