14 Ireno
Asteroido
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo
14 Irene
Aliaj nomoj
1952 TM , A906 QC , A913 EA
Astronomia simbolo
vd
Nomita laŭ
Ejreno vd
Malkovro
Malkovrinto
John Russell Hind
Dato de malkovro
19-a de majo 1851
Loko de malkovro
Greenwich (Britio )
Orbitaj ecoj
Asteroida familio
asteroida zono vd
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
386,730 Gm (2,585 AU ) 321,602 Gm (2,150 AU) 451,858 Gm (3,020 AU)
Discentreco
0,168
Meza anomaliangulo
326,489°
Klinangulo
9,106°
Periodo
1 518,176 t (4,16 j )
Meza cirkulrapido
18,36 km/s
Longitudo de suprenira nodo
86,493°
Argum. de periapsido
96,473°
Fizikaj ecoj
Dimensioj Diametro
167 x 153 x 139 km[ 1] 152 km
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido
(8,21 ± 1,45) ×1018 kg [ 1] (4 420 ± 1 590) kg/m3 [ 1] ~ 0,051 m/s2 ~ 0,096 km/s
Rotacia periodo
0,6262 t (15,028 h )
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
~ 170 K
Geometria albedo
0,159
Observaj ecoj
Spektroklaso
S
Absoluta magnitudo
6,30
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma
12,30 8,85
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma
0,052" 0,17"
14 Ireno estas granda, meze hela asteroido de la asteroida zono .
Malkovro
14 Ireno estis malkovrita de la brita astronomo John Russell Hind la 19-an de majo 1851 elde la Reĝa Observatorio de Greenwich (Britio ).
Nomo
Ĝi ricevis la nomon "Ireno", ina antaŭnomo inspirita de tiu de unu el la Horoj de la helena mitologio : Ejreno (greke Εἰρήνη ), personiĝo de la paco . Tiun nomon sugestis John Herschel , ĉar ĵus komencis la Granda Ekspozicio de la Laboroj kaj Industrio , la internacia ekspozicio de 1851 .
Simbolo
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon . Por 14 Ireno, Hind sugestis kolombon portanta olivarbobranĉon , kun stelo supre de la kapo: sed oni neniam uzis ĝin: la astronomiaj simboloj eksmodiĝis.
Ecoj
Ĝi estas riĉa je metaloj (fero , nikelo ). La analizo de ĝia luma kurbo , glata, montras objekton pli malpli sfera.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj