15 Eŭnomio
Asteroido
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo
15 Eunomia
Aliaj nomoj
A851 OA vd
Astronomia simbolo
vd
Nomita laŭ
Eŭnomio vd
Malkovro
Malkovrinto
Annibale de Gasparis
Dato de malkovro
29-a de julio 1851
Loko de malkovro
Napolo (Italio )
Orbitaj ecoj
Asteroida familio
asteroida zono vd
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
395,872 Gm (2,646 AU ) 322,290 Gm (2,154 AU) 469,453 Gm (3,138 AU)
Discentreco
0,186
Meza anomaliangulo
339.787°
Klinangulo
11,732°
Periodo
1 572,323 t (4,30 j )
Meza cirkulrapido
18,15 km/s
Longitudo de suprenira nodo
293,399°
Argum. de periapsido
97,577°
Naturaj satelitoj
malkonfirmita[ 1]
Fizikaj ecoj
Dimensioj Diametro
357 × 255 × 212 km[ 2] 255,33 ± 15 km
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido
(3,12 ± 0,04) ×1019 kg [ 2] (3 090 ± 520) kg/m3 [ 2] ~ 0,08 m/s2 ~ 0,16 km/s
Rotacia periodo
0,2535 t (6,083 h )
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma
166 K 260 K
Geometria albedo
0,209
Observaj ecoj
Spektroklaso
S
Absoluta magnitudo
5,28
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma
11,24 7,9
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma
0,085" 0,29"
15 Eŭnomio estas tre granda, hela asteroido , inter la dekdu plej grandaj de la ĉefa asteroida zono , kaj plej granda ano de la Eŭnomia familio .
Malkovro
15 Eŭnomio estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis , elde la observatorio de Napolo (Italio ), la 29-an de julio 1851 . Ĝi ricevis la nomon de unu el la Horoj de la helena mitologio : Eŭnomio (greke Εὐνομία ), personiĝo de la leĝo, de la justico kaj de la ordo.
Simbolo
15 Eŭnomio estas unu el la lastaj asteroidoj, kiuj ricevis astronomian simbolon . Tiu-ĉi estas .
Ecoj
Ĝia luma kurbo montras grandajn variojn, indikantajn plilongigitan objekton, kun malsimila komponiĝo laŭ la loko[ 3] . Tio pensigas, ke Eŭnomio estus la planeda kerno de granda diferenciĝinta korpo, frakasita de alfrapo; kerno sur kiu restus parto de la mantelo kaj de la krusto .
Ĝia longformo sugestis, ke ĝi povas esti duobla asteroido , sed observoj per la kosmoteleskopo Hubble .[ 1] malkonfirmis tion.
Noto kaj referencoj
Eksteraj ligiloj