Ŝtato estas, laŭ PIV, "politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon". La nocio "ŝtato" povas do inkluzivi en la praktika uzo la organizadon de la povo en tiu teritorio, kaj la teritorio mem. En tiu ĉi lasta kazo iuj Esperanto-parolantoj uzas anstataŭe vortojn kiel "lando" aŭ "regno". Koncerne la koncepton de la povo, oni uzas foje (ne tre ĝuste) kiel sinonimojn la terminojn ŝtato kaj registaro. La tria elemento de la tuto estas la loĝantaro kiel subjekto kaj objekto de tiu koncepto.
Ŝtato estas malsimpla temo. Laŭ Max Weber estas nacio, kiu havas teritorion kaj suverenecon. Laŭ Lenin, ŝtato estas organo kreita de reganta klaso por perforto al la aliaj. Al Antonio Gramsci estas loko, kie okazas la klasbatalado. Se iu ne volas pripenson, la nocio de Weber estas taŭga, sed se oni demandas, kio estas "suvereneco", do la nocio necese malsimpliĝos.
Ŝtato estas tiele organizita politikakomunumo kiu funkcias sub unu sistemo de regado. La problemo ĉe tiu difino estas ke ĝi povas iĝi cirkla se oni konsideras oftan difinon de "registaro", ĉar ŝtatoj estas foje difinitaj kiel registaroj kaj reciproke registaroj kiel ŝtatoj.[1] Tio evidentiĝas kiam ambaŭ konceptoj aperas sinonime en sprimoj kiaj "la ŝtato" kaj "la registaro" ambaŭ reference al organizita politika grupo kiu plenumas aŭtoritaton super partikulara teritorio.[2]
Multaj homaj socioj estis regataj de ŝtatoj dum jarmiloj, sed ankaŭ multaj estis senŝtataj socioj. La unuaj ŝtatoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 5,500 jaroj en konekto kun rapida kresko de urboj, inventado de la skribado, kaj kodigo de novaj formoj de religio. Laŭlonge de la tempo, vario de diversaj formoj disvolviĝis, uzante variojn de aljustigoj por sia ekzistado (kiaj tiuj pri didevena rajto, la teorio de la socia kontrakto ktp.). Nuntempe, tamen, la moderna nacio-ŝtato estas la hegemonia formo de ŝtato al kiuj la popoloj estas submetitaj.
Difinoj
Ne estas akademia interkonsento pri la plej taŭga difino de ŝtato.[3] La termino "ŝtato" referencas al serio de diferencaj, sed interrilataj kaj ofte koincidantaj, teorioj pri ia gamo de politikaj fenomenoj.[4] La agado difini la terminon povas esti vidata kiel parto de ideologia konflikto, ĉar diferencaj difinoj kondukas al diferencaj teorioj de ŝtataj funkcioj, kaj kiel rezulto ili povas validigi diferencajn politikajn strategiojn.[5] Kaj laŭ Jeffrey & Painter, "se oni difinas la 'esencon' de ŝtato en unu loko aŭ epoko, oni dependas el trovo ke en alia tempo aŭ spaco io kio estas ankaŭ komprenita kiel ŝtato havas diferencajn 'esencajn' karakterojn".[6]
Konfuzigas la difinan problemon la fakto ke "ŝtato" kaj "registaro" estas ofte uzataj kiel sinonimoj en populara konversacio kaj eĉ en kelkaj akademiaj diskursoj. Laŭ tiu difina skemo, ŝtatoj estas nefizikaj personoj de internacia juro, registaroj estas organizoj de popolo.[15] La rilato inter registaro kaj ties ŝtato estas iu de reprezentado kaj rajtigita perado.[16]
Unualoke, Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio ene de ŝtatlimo, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp.
organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon (nome armeo, polico ktp).
Plie, tiu konkreta (homa) forto povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato. Tiusence, la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo.
La ŝtatoj en tiu difino estas nemultaj. La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 193 membrajn ŝtatojn. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo.
Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn, ktp.
Ekzemple:
La Ŝtatojn karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera, kvankam ŝtatoj povas aliĝi al superŝtataj organizoj sen perdi sian propran suverenecon. Tiu suvereneco garantias:
la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
ilian sendependecon eksterlande.
Aliaj uzoj
La vorto "Ŝtato" estas uzata en diversaj landoj por nomi la individuajn partojn kiuj konsistigas federacion, kiu fakte estas la suverena ŝtato.[1] Tiu estas la kazo de Usono, kies originala nomo aludas al tiu fakto: "Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Norda) Ameriko", aŭ de Niĝerio, Brazilo aŭ Meksiko. En Vikipedio oni plejofte utiligas por tiu koncepto la nomon "subŝtato"; "usonero" estas proponita por subŝtato de Usono. Kelkaj ŝtatoj estas submetitaj al ekstera suvereneco aŭ hegemonio kie la vera suvereneco kuŝas en alia ŝtato.[17] La termino ŝtato povas esti uzata ankaŭ por aludi al praktikaj sociaj branĉoj de regado ene de ŝtato,[18] ofte kiel maniero kontrastigi ilin al eklezioj aŭ civilaj institucioj.
Oni uzas la nomon Membroŝtato por suverena ŝtato, rigardata kiel ano de pli vasta organizo de ŝtatoj, ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, kiu havas 193 membroŝtatojn, aŭ Eŭropa Unio, formata de 27 ŝtatoj.
Priskribo
Tipoj de ŝtatoj
Ŝtatoj povas esti klasitaj kiel suverenaj se ili ne estas dependaj, aŭ subjektoj al ajn alia povo aŭ ŝtato. Aliaj ŝtatoj estas subjektoj al ekstera suvereneco aŭ hegemonio kie la lasta suvereneco kuŝas en alia ŝtato.[1][19] Multaj ŝtatoj estas federaciaj ŝtatoj kiuj partoprenas en federacia unuiĝo. Federacia ŝtato estas teritoria kaj konstitucia komunumo formanta parton de federacio.[20] Tiaj ŝtatoj diferencas el suverenaj ŝtatoj, en tio ke ili transpaŝas parton de siaj suverenaj povoj al federacia registaro.[1]
Klienta ŝtato estas unu el pluraj konceptoj, kies celo estas priskribi la subigon de unu ŝtato al alia ŝtato, pli forta ol ĝi, en internaciaj rilatoj. Ĉi tiu koncepto estas la malplej specifa koncepto inter ĉi tiu familio de konceptoj, kiu ankaŭ inkluzivas satelitan ŝtaton aŭ marionetan ŝtaton, novkolonion, protektoraton aŭ patronŝtaton, vasalŝtaton kaj tributan ŝtaton (kiu pagas specialajn impostojn = tributojn al la potenca ŝtato). La ideo, ke ekzistas hierarkio inter la ŝtatoj, kaj iuj dependas en unu grado aŭ alia de la aliaj, kontraŭdiras la ideon de vestfalia suvereneco, laŭ kiu ĉiu ŝtato estas suverena ento egala al iu alia.
Pupa aŭ marioneta ŝtato estas ĝenerale ŝtato regata de registaro, kiun enpotencigis fremda lando, kiu regas, direktas tra tiu marioneta registaro, samkiel marioneton per fadenoj direktas homo.
Ŝtato kaj registaro
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Registaro.
Ŝtato devas esti distingata el registaro. Registaro estas la partikulara grupo de personoj, la administracia burokratio kiu kontrolas la ŝtatan aparaton je difinita momento.[21][22][23] Tio estas, registaro estas la rimedo pere de kiu oni uzas la ŝtatan povon. Ŝtatoj estas servataj de konstanta sukcedo de diferencaj registaroj.[23] Ŝtatoj estas nemateriaj kaj nefizikaj sociaj objektoj, dum registaroj estas grupoj de personoj kun certaj devigaj povoj.[24]
Ĉiu sukcesa registaro estas komponita de specializita kaj privilegiita korpo de individuoj, kiuj monopoligas politikan decidaron, kaj estas separataj per statuso kaj organizado el la loĝantaro kiel tuto. Ties funkcio estas plifortigi ekzistantajn leĝojn, fari novajn leĝojn kaj arbitri konfliktojn. En kelkaj socioj, tiu grupo estas ofte mem-eterniĝanta aŭ hereda klaso. En aliaj socioj, kiaj demokratioj, la politikaj roloj restas, sed estas ofta turniĝo de personoj fakte plenumantaj la postenojn.[25]
Ŝtatoj kaj naci-ŝtatoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacio-ŝtato.
Ŝtatoj povas kaj devas esti distingitaj ankaŭ el la koncepto de "nacio", kiu referencas al granda geografia areo, kaj la popolo kiu interne vidas sin kiel havanta komunab identecon.[26]
La ŝtato kaj la civila socio
En la klasika pensaro ŝtato estis identigita kun kaj politika socio kaj civila socio kiel formo de politika komunumo, dum la moderna pensaro distingis la naciŝtaton kiel politika socio el la civila socio kiel formo de ekonomia socio.[27]
Tiele en la moderna pensaro ŝtato estas kontrastata kun la civila socio.[28][29][30]
La persono antaŭ kaj kontraŭ la ŝtato
Antonio Gramsci opiniis ke la civila socio estas la unuaranga loko de politika aktivado ĉar ĝi estas kie ĉiaj formoj de "identeco formado, ideologia luktado, aktivado de intelektuloj, kaj konstruado de hegemonio okazas" kaj ke la civila socio estis la ligilo konektanta la ekonomian kaj politikan sferojn. Elirante el la kolektiva agado de la civila socio estas tio kion Gramsci nomigas "politika socio", kiun Gramsci diferencigas el la nocio de ŝtato kiel reĝimo. Li asertis ke politiko ne estis "unu-voja procezo de politika administrado" sed, pli bone, ke la aktivaĵoj de civilaj organizoj kondiĉigis la aktivaĵojn de politikaj partioj kaj de ŝtataj institucioj, kaj estis kondiĉitaj de ili mem laŭvice.[31][32]Louis Althusser argumentis ke civilaj organizoj kiaj la eklezio, lernejoj, kaj la familio estas parto de "ideologia ŝtata aparataro" kiu komplementas la "subpreman ŝtataparataron" (kiel la policon kaj armeon) por refari la sociaj kunigoj.[33][34][35]
Surbaze de la rolo kiun multaj sociaj grupoj havas en la evoluo de publika politiko kaj la ampleksaj ligoj inter ŝtatburokratioj kaj aliaj institucioj, fariĝis ĉiam pli malfacile identigi la limojn de la ŝtato. Privatigo, ŝtatigo, kaj la kreado de novaj reguligaj korpoj ankaŭ ŝanĝas la limojn de la ŝtato rilate al socio. Ofte la naturo de kvazaŭ-sendependaj organizoj estas neklara, generante debaton inter politikaj sciencistoj pri ĉu ili estas parto de la ŝtato aŭ de la civila socio. Kelkaj politikaj sciencistoj tiel preferas paroli pri strategioretoj kaj malcentra administrado en modernaj socioj prefere ol pri ŝtatburokratioj kaj direkti ŝtatkontrolon super politiko.[37]
Racio de ŝtato
Strikte parolante, la racio de ŝtato estas koncepto de itala deveno uzita el Nikolao Makiavelo (kiu uzis ĝin per la nomo arte dello Stato, arto de ŝtato) kaj uzita poste de Guicciardini kaj Giovanni della Casa, kvankam nur ĉe Giovanni Botero ĝi estos disvolvigita kiel doktrino (Della Ragion di Stato, 1589), por referenci al esceptaj decidoj kiujn plenumas reganto cele al konservo aŭ pliigo de la bonfarto kaj forto de ŝtato, sub la supozo ke la survivado de tiu ŝtato estas valoro supera al aliaj individuaj aŭ kolektivaj rajtoj.
Teorioj pri ŝtato
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korporaciismo.
Plej politikaj teorioj pri ŝtato povas malglate esti klasifikitaj en du kategoriojn. La unua estas konata kiel "liberala" aŭ "konservativa" teorioj, surbaze de kiuj oni traktas kapitalismon kiel tio, kaj tiam koncentriĝas sur la funkcio de ŝtatoj en kapitalisma socio. Tiuj teorioj tendencas vidi la ŝtaton kiel neŭtrala unuo apartigita de socio kaj ekonomio. Marksismaj teorioj aliflanke, vidas politikon kiel intime ligita kun ekonomiaj rilatoj, kaj emfazas la rilaton inter ekonomia potenco kaj politika povo. Ili vidas la ŝtaton kiel partia instrumento kiu ĉefe servas la interesojn de la supera klaso.[23]
La apartigo de eklezio kaj ŝtato estas filozofa koncepto por difinado de politika distanco en la rilato inter religiaj organizoj kaj la nacio-ŝtato. Precipe, la esprimo rilatas al la kreado de laika ŝtato (kun aŭ sen laŭleĝe eksplicita eklezi-ŝtata apartigo) kaj al malestablo, la ŝanĝiĝado de ekzistanta, formala rilato inter la eklezio kaj la ŝtato.[38] vLa filozofio de la apartigo de la eklezio de la civila ŝtato egalas la filozofiojn de sekularismo, malestablismo, religia libereco, kaj religia plurismo, per kiuj eŭropaj ŝtatoj iĝis kelkaj el la sociaj roloj de la eklezio, la socialan ŝtaton, sociajn ŝanĝojn kiuj produktis kulture laikan loĝantaron kaj publikan sferon.[39] Praktike, eklezi-ŝtata apartigo distingiĝas de totala apartigo, postulita fare de la politika konstitucio de la lando, kiel en Barato kaj Singapuro, al ŝtata religio, kiel en la Maldivoj.
Anarkiismo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anarkiismo.
Anarkiistoj kredas ke la ŝtato estas esence instrumento de dominado kaj subpremado, ne grave kiu estas en kontrolo de ĝi. Anarkiistoj notas ke la ŝtato posedas la monopolon sur la laŭleĝa uzado de perforto. Male al marksistoj, anarkiistoj kredas ke revolucia forkapto de ŝtato ne devus esti politika celo. Ili kredas anstataŭe ke la ŝtataparato devus esti tute malmuntita, kaj alternativa aro de sociaj rilatoj devus esti kreita, kiuj ne estu bazitaj sur ŝtato entute.[40][41]
Marx kaj Engels estis klaraj en tio ke la komunista celo estu senklasa socio en kiu la ŝtato "forvelkintus".[44] Iliaj opinioj estas disaj ĉie en la Kolektitaj Verkoj de Marx/Engels kaj traktas pasintecon aŭ la tiamajn ĵusajn ŝtatformojn de analiza aŭ taktika vidpunkto, ne estontaj sociaj formoj, konjekto pri kiu estas ĝenerale anatemo al grupoj konsiderantaj sin marksistoj sed kiuj, ne konkeris la ekzistanta(j)n ŝtato(j)n ne en la situacio de liverado de la institucia formo de fakta socio. Laŭ la mezuro kiun donas opinio, ekzistas neniu ununura "Marksisma teorio de ŝtato", sed sufiĉe multaj malsamaj "marksistaj" teorioj kiuj estis evoluigitaj fare de anoj de Marksismo.[45][46][47]
La fruaj verkoj de Marx portretis la ŝtaton kiel "parazita", konstruita sur la superkonstruaĵo de la ekonomio, kaj laboranta kontraŭ la ĝenerala intereso. Li ankaŭ skribis ke la ŝtato spegulas klas-rilatojn en socio ĝenerale, funkcias kiel reguligilo kaj subpremanto de klasbatalo, kaj funkcias kiel ilo de politika povo kaj dominado por la reganta klaso.[48] La Komunista Manifesto asertis ke la ŝtato estas nenio pli ol "komisiono por administrado de la komunaj aferoj de la burĝaro".[45]
Por marksistaj teoriuloj, la rolo de la ne-socialisma ŝtato estas determinita per ĝia funkcio en la tutmonda kapitalisma sinsekvo. Ralph Miliband argumentis ke la reganta klaso utiligas la ŝtaton kiel sian ilon por domini socion danke al la interhomaj ligiloj inter ŝtatoficistoj kaj ekonomiaj elitoj. Por Miliband, la ŝtato estas dominita fare de elito kiu venas de la sama fono kiel la kapitalisma klaso. Ŝtatoficistoj tial partumas la samajn interesojn kiel posedantoj de kapitalo kaj estas ligitaj al ili tra larĝa aro de sociaj, ekonomiaj, kaj politikaj ligiloj.[49]
La teorioj de Gramsci pri ŝtato emfazis ke la ŝtato estas nur unu el la institucioj en socio kiu helpas certigi la hegemonion de la reganta klaso, kaj ke ŝtato estas fortigita per la ideologia dominado de la institucioj de burĝa socio, kiel ekzemple eklezioj, lernejoj, kaj amaskomunikiloj.[50]
Pluralismo
Nuntempaj kritikaj vidpunktoj
Ŝtata aŭtonomeco (instituciismo)
Teorioj pri ŝtata legitimeco
Dia rajto
Raci-leĝa aŭtoritato
Etimologio
Historio
Dum la historio, kaj eĉ hodiaŭ, multaj socioj ekzistas sen ŝtato. La unuaj ŝtatoj en la homa historio ekzistis antaŭ proksimume 6000 jaroj en Mezoriento, kaj specife en Mezopotamio. En la periodo post la falo de la Romia Imperio en la 5-a jarcento p.K., Eŭropo komencis procezon de divido en multajn princlandojn, kies suvereneco kaj limoj ofte ŝanĝiĝis. De ĉi tiu stato de politika malordo kaj malstabileco, estis disvolvita iom-post-iome laŭ procezo, kiu daŭris jarcentojn, la moderna nacia ŝtato, kunmetita de homoj kun pli malpli simila kulturo kaj lingva komunumo vivantaj en difinita teritorio. La tipo de regado ŝanĝiĝis, unue estiĝis absolute monarĥiaj registaroj kaj poste estiĝis konstituciaj (konstituciaj) aŭ respublikoj , kelkaj el ili federacioj, do unuiĝo de ŝtatoj por doni al la centra registaro povojn en la kampoj de sekureco, ekstera politiko, financo kaj konstitucio. Krome estiĝis kuniĝaj unioj de duonsendependaj ŝtatoj (t.e. Protektorato).
En la 20-a jarcento disvolviĝis koncepto, laŭ kiu ke ĉiu nacio, kiu deziris ĝin, rajtis je ŝtato. Ĉar naciismo estas la esprimo de popola deziro ekzisti en komuna socia kaj politika kadro. La devizo de multaj naciaj movadoj estis ŝtato por ĉiu nacio kaj ĉiu nacio en unu ŝtato. Tiu devizo fakte kaj principe diras nenion pri disvastigo de politika povo aŭ pri la rajtoj de malplimultoj en ŝtato en kiu unu nacio dominas.
Ŝtatlimoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtatlimo.
Ŝtatlimo estas limo, kiu definas internan teritorion de ĉiu ŝtato. Ĝi estas difinita pere de traktato kaj en tereno ĝi poste estas markita per limŝtonoj, kolonoj aŭ bolardoj. La ŝtatlimoj eblas en plejparta plimulto de landoj oficiale transpaŝi nur en lokoj markitaj kaj al tio destinitaj kiel limpasejoj.
Ŝtatlimoj povas esti aŭ naturaj (orografiaj), kondukantaj ekz. sur montodorsoj aŭ tra akvofluoj, aŭ artefaritaj (geometriaj), kiuj kondukas senrilate al naturobstakloj. Tio povas okazi ekz. post fino de milito (limojn de Hungario destinis Trianona traktato kiel rezulton de milita malvenko de Hungara reĝlando, simile estis kreita zono en Kipro). La artefaritaj ŝtatlimoj iam kondukas eĉ tra urboj.
Ŝtatisto
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtatisto.
ŝtatisto aŭ ŝtatreprezentanto estas politikisto aŭ gvidanto en organizaĵo, kies okupo estas la administrado kaj gvidado de la ŝtato kaj kiu kutime havis longan kaj respektatan karieron ĉe la nacia aŭ internacia nivelo. Ĉi tiu titolo estas asociita kaj kun elektitaj oficistoj de ĉiuj tavoloj de la loĝantaro kaj kun partiestroj kaj politikistoj; kaj al tiuj, kiuj havas postenojn kaj laborojn nomumitajn de la ŝtato, kaj eĉ specialiĝis pri sia laboro, kiel diplomatoj, kiuj okupiĝas pri la administrado de eksterlandaj rilatoj inter ilia lando kaj eksterlandoj. La demando ĉu aparta persono estos difinita kiel ŝtatisto aŭ ne estas ofte subjektiva afero kaj dependas ĉefe de la opinio kaj perspektivo de la difinita persono.
Ŝtata ekonomio
En ekonomiko, ŝtata (ankaŭ foje nomata registara aŭ publika) monopolo estas formo de truda monopolo en kiu registaraagentejo aŭ publika kompanio estas la ununura provizanto de aparta produkto aŭ servo. Ĝi estas monopolo kreita, administrita kaj foje ankaŭ funkciigita de la registaro kaj ebligita de speciala leĝo malpermesanta konkurencon[51][52].
Registara monopolo povas funkcii sur ajna nivelo de registaro — supernacia (kiel en doganunio[53]) ŝtata, regiona, loka; la termino ŝtata monopolo kutime signifas registaran monopolon administratan fare de la nacia registaro [54].
↑ 1,01,11,21,3 (1995) “state”, Concise Oxford English Dictionary. “3 (also State) a an organized political community under one government; a commonwealth; a nation. b such a community forming part of a federal republic, esp the United States of America”.
↑"sovereign", The New Oxford American Dictionary (Oxford: Oxford University Press), 2005, (ISBN 0-19-517077-6), "adjective ... [ attrib. ] (of a nation or state) fully independent and determining its own affairs: a sovereign, democratic republic."
↑The Australian National Dictionary: Fourth Edition, p. 1395. (2004) Canberra. (ISBN 0-19-551771-7).
↑The Oxford Companion to the Supreme Court of the United States (1992), Kermit D. Hall, Ed. pp. 717–26
↑Princeton University WordNet Arkivita la 8an de majo, 2016, en Wayback Machine: "separationism: advocacy of a policy of strict separation of church and state."
↑Christoyannopoulos, Alexandre. (2010) Christian Anarchism: A Political Commentary on the Gospel. Exeter: Imprint Academic, p. 123–126. “Revelation”.
↑Ellul, Jacques. (1988) Anarchy and Christianity. Michigan: Wm. B. Eerdmans, p. 71–74. “The first beast comes up from the sea...It is given 'all authority and power over every tribe, every people, every tongue, and every nation' (13:7). All who dwell on earth worship it. Political power could hardly, I think, be more expressly described, for it is this power which has authority, which controls military force, and which compels adoration (i.e., absolute obedience).”.
↑Frederick Engels - Socialism: Utopian and Scientific. 1880 Kompleta teksto. El Historia Materialismo: "Ŝtato interferencas en sociaj rilatoj, en unu tereno post alia, superflua, kaj poste formortiĝas de si mem; la regado de personoj estas anstataŭata de la administrado de aĵoj, kaj danke al procezoj de produktado. La Ŝtato ne estas "abolita". Ĝi formortiĝas... Socializita produktado pri antaŭdeterminita plan iĝas tiele eble. La disvolvigo de produktado faras la ekziston de diferencaj klasoj de socio anakronismo. En proporcio dum anarkio en socia produktado svagas, la politika aŭtoritato de Ŝtato formortiĝas. Homo, laste kiel mastro de sia propra formo de socia organizado, iĝas samtempe la senjoro super Naturo, sia propra mastro — libera."
↑Sullivan, Arturo; Steven M. Sheffrin (2022). Economics: Principles in action. Paramus, NJ: Savvas Learning Company. p. 159. ISBN 0-13-063085-3 . Arkivita el la originalo la 20-an de decembro 2016 . Prenite la 5an de julio 2010.
Literaturo
Barrow, Clyde W. (1993). Critical Theories of State: Marxist, Neo-Marxist, Post-Marxist. University of Wisconsin Press. ISBN 0-299-13714-7. [1]
Bobbio, Norberto (1989). Democracy and Dictatorship: The Nature and Limits of State Power. University of Minnesota Press. ISBN 0-8166-1813-5. [2]
Cudworth, Erika (2007). The Modern State: Theories and Ideologies. Edinburgh University Press. ISBN 978-0-7486-2176-7. [3]
Dogan, Mattei (1992). "Conceptions of Legitimacy". In Paynter, John et al. Encyclopedia of government and politics. Psychology Press. ISBN 978-0-415-07224-3. [4]
Flint, Colin & Taylor, Peter (2007). Political Geography: World Economy, Nation-State, and Locality (5th ed.). Pearson/Prentice Hall. ISBN 978-0-13-196012-1. [5][rompita ligilo]
Hay, Colin (2001). "State theory". In Jones, R.J. Barry. Routledge Encyclopedia of International Political Economy: Entries P-Z. Taylor & Francis. pp. 1469–1475. ISBN 978-0-415-24352-0. [6]
Ministop Co., Ltd.Nama asliミニストップ株式会社Nama latinMinisutoppu Kabushiki-gaishaIndustriMinimarketDidirikan21 Mei 1980 (1980-05-21)KantorpusatMihama-ku, Chiba, JepangIndukÆON GroupSitus webministop.co.jp Sebuah toko Ministop di Kota Angeles, Filipina Ministop Co., Ltd. (ミニストップ株式会社code: ja is deprecated , Minisutoppu Kabushiki-gaisha) (TYO: 9946), merupakan anggota dari ÆON Group, yang mengoperasikan jaringan waralaba minimarket Ministop di Jepang. Pro...
Top left: Otto von Bismarck was the first chancellor of Germany with the creation of the North German Confederation and later the German Empire.Top right: Konrad Adenauer was the first chancellor of the Federal Republic of Germany.Bottom left: Helmut Kohl was chancellor during the period of German reunification in 1990.Bottom right: Angela Merkel was the first female chancellor of Germany. The chancellor of Germany[1] is the political leader of Germany and the head of the federal gov...
Betty Williams Betty Williams (lahir 22 Mei 1943) adalah penerima Hadiah Nobel Perdamaian 1976 dengan Mairead Corrigan untuk pendirian bersama Community of Peace People, sebuah organisasi berdedikasi untuk memajukan resolusi perdamaian pada masalah Irlandia Utara. Lahir di Belfast, Belfast, Irlandia Utara, Williams bekerja sebagai resepsionis kantor dan mengajukan 2 anaknya (dari pernikahannya dengan Ralph Williams pada 1961) saat itu untuk menerima hadiah. Ia bercerai dengan Ralph Williams, ...
Маги́ческий, или волше́бный квадра́т — квадратная таблица n × n {\displaystyle n\times n} , заполненная n 2 {\displaystyle n^{2}} различными числами таким образом, что сумма чисел в каждой строке, каждом столбце и на обеих диагоналях одинакова. Если в квадрате равны суммы чисел только в ст�...
Terrorism involving biological agents Part of a series onTerrorism Definitions History Incidents By ideology Anarchist Communist Left-wing/Far-left Narcotics-driven Nationalist Right-wing/Far-right Religious Buddhist Christian (Mormon) Hindu Islamic (Salafi-Wahhabi) Jewish Sikh Special-interest / Single-issue Suffragette Anti-abortion Green/Ecological Misogynist Related topics Violent extremism Ethnic violence Militia movement Resistance movement Structure Financing Fronting Radicali...
Gereja Katolik Roma percaya bahwa terjadi Transubstansiasi Yesus dalam Sakraman Kudus, disini diperlihatkan dalam sebuah prosesi di Kongres Ekaristi Amerika Serikat bagian Tenggara tahun 2005. Ecclesia de Eucharistia (Bahasa Latin untuk Gereja Ekaristi) adalah sebuah ensiklik kepausan dari Paus Yohanes Paulus II yang diterbitkan pada tanggal 17 April 2003 dengan tujuan untuk menghidupkan kembali 'ketakjuban' akan Ekaristi, dalam kelestariannya dengan warisan Yubileum Agung yang Sri Paus telah...
Public policy school at the University of Georgia School of Public and International AffairsThe seal of the School of Public and International Affairs at the University of GeorgiaTypeUniversity SchoolEstablished2001Academic affiliationTPCDeanMatthew R. AuerLocationAthens, Georgia, USAWebsitespia.uga.edu The School of Public and International Affairs, also referred to as SPIA, is a political science, international affairs and public policy school within The University of Georgia (UGA) in Athen...
Top covering of a building Rooftop redirects here. For other uses, see Rooftop (disambiguation) and Roof (disambiguation). This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Roof – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (June 2012) (Learn how and when to remove this message) Various examples of roofs A roo...
This article is about the town in Massachusetts. For the city in the United Kingdom, see Chelmsford. Town in Massachusetts, United StatesChelmsford, MassachusettsTownFirst Parish Church SealMotto: Let the children guard what the sires have won.Location in Middlesex County in MassachusettsCoordinates: 42°35′59″N 71°22′04″W / 42.59972°N 71.36778°W / 42.59972; -71.36778Country United StatesState MassachusettsCountyMiddlesexRegionNew EnglandSett...
American media executive For the artist, see Cesar Conde (artist). This biographical article is written like a résumé. Please help improve it by revising it to be neutral and encyclopedic. (October 2021) Cesar CondeConde at the Knight Foundation in 2013BornNew York City, New York, U.S.EducationHarvard University (BA)University of Pennsylvania (MBA)SpousePamela Silva (2009–2020) Cesar Conde is an American media executive currently serving as chairman of the NBCUniversal News Group, oversee...
Direktorat Jenderal Pembinaan Pelatihan dan Produktivitas Kementerian Ketenagakerjaan Republik IndonesiaSusunan organisasiDirektur JenderalBambang Satrio LelonoSekretaris Direktorat JenderalKunjung Masehat DirekturBina Standardisasi Kompetensi dan Pelatihan KerjaSukiyoBina Kelembagaan PelatihanWiwit WindianaBina Instruktur dan Tenaga PelatihanSuhadiBina PemaganganAsep GunawanBina ProduktivitasMuhammad Zuhri Kantor pusatJl. Jenderal Gatoto Subroto Kav. 51 Jakarta SelatanSitus webwww.kemna...
French portrait painter (1837–1917) Carolus-DuranPortrait of Carolus-Duran (1879), Clark Art Institute, by John Singer Sargent.BornCharles Auguste Émile Durand(1837-07-04)4 July 1837Lille, FranceDied17 February 1917(1917-02-17) (aged 79)Paris, FranceNationalityFrenchAlma materAcadémie des Beaux-ArtsKnown fordirector of the French Academy in RomeSpouse Pauline Croizette [fr] (m. 1869; died 1912)Children3AwardsG...
American actor and film producer Zachary QuintoQuinto in 2019BornZachary John Quinto (1977-06-02) June 2, 1977 (age 47)Pittsburgh, Pennsylvania, U.S.EducationCarnegie Mellon University (BFA)Occupations Actor producer Years active2000–presentRelativesP.J. McArdle (great-grandfather)Joseph A. McArdle (grandfather) Zachary John Quinto (/ˈkwɪntoʊ/; born June 2, 1977[1]) is an American actor and film producer. He is known for his roles as Sylar, the primary antagonist from t...
Not to be confused with M3 Parkway railway station. This article relies largely or entirely on a single source. Relevant discussion may be found on the talk page. Please help improve this article by introducing citations to additional sources.Find sources: Navan Road Parkway railway station – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (March 2015) Navan Road ParkwayOllpháirc Bhóthar na hUaimheGeneral informationLocationNavan Road, Dublin 15, D15 YX5...
В Википедии есть статьи о других людях с фамилией Проханов. Сергей Проханов Дата рождения 29 декабря 1952(1952-12-29) (71 год) Место рождения Москва, РСФСР, СССР Гражданство СССР Россия Профессия актёр,театральный режиссёр,театральный педагог Годы активности 1970 — н. в. Театр ...
Cet article est une ébauche concernant l’art et une chronologie ou une date. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Chronologies Données clés 1746 1747 1748 1749 1750 1751 1752Décennies :1710 1720 1730 1740 1750 1760 1770Siècles :XVIe XVIIe XVIIIe XIXe XXeMillénaires :-Ier Ier IIe IIIe Chronologies thématiques Art Architecture, Arts...
Si ce bandeau n'est plus pertinent, retirez-le. Cliquez ici pour en savoir plus. Certaines informations figurant dans cet article ou cette section devraient être mieux reliées aux sources mentionnées dans les sections « Bibliographie », « Sources » ou « Liens externes » (septembre 2017). Vous pouvez améliorer la vérifiabilité en associant ces informations à des références à l'aide d'appels de notes. Pour un article plus général, voir Transport f...
Wrecked American steamboat For the British collier wrecked in 1896, see SS Commodore (collier). SS Commodore SS Commodore at dock History Launched1882 FateWrecked 1897 General characteristics Tonnage178 tons Length122.5 ft (37.3 m) Beam21 ft (6.4 m) Draft9 ft (2.7 m) Installed powerCoal-fired SS Commodore was an American steamboat that was wrecked off the coast of Florida on 2 January 1897, while en route to Cuba. The event was immortalized when passenger and aut...