Plo ol iu ajn alia fortikaĵo de Germanio la Wartburg estis ligita al la politika kaj religia historio de Germanio kaj de Mezeŭropo. Inter la jaroj 1211 kaj 1227 la nobelino Elizabeto de Hungario, kiu pli poste iĝis kristana sanktulino, vivis ĉi tie. Dum 1521 kaj 1522 la pro siaj revoluciaj ideoj persekutita religia reformisto Martin Luther sub la kaŝnomo "kavaliro Jörg" kaŝiĝis en la fortikaĵo kaj ene de nur 11 semajnoj tradukis la Novan Testamenton en la germanan lingvon, kiu danke al la iom antaŭe en Eŭropo famiĝinta libropresado amase diskonatiĝis, iĝis "la germanlingva libro" kaj en sia lingvouzo konsistigas la bazon de la moderna standarda germana lingvo. La verkisto kaj sciencisto Johann Wolfgang von Goethe plurfoje tie loĝis, unuafoje dum la jaro 1777. La 18-an de oktobro1817 en la fortikaĵo okazis la unua nacia renkontiĝo de demokratiemaj germanaj studentoj, la "unua vartburga festo". "Dua vartburga festo" okazis dum la jaro de la demokratia revolucio 1848.
Tial ne mirigas, ke la loko jam dum la 19-a jarcento konsideriĝis historia monumento.
Artaj kolektoj
Paralele al la refarado de la burgo en la 19-a jarcento iĝis ankaŭ artaj kolektoj orientiĝantaj pri la historiaj de la sekvantaj gravaj epokoj: 12-a/13-a jarcentoj, Renesanco kaj Reformacio, historiismo. Ili kovras multajn ĝenrojn.
Menciindas la jeno: teksaĵoj el la frua 13-a jarcento kun la montro de la naskiĝo de Jesuo kaj altvaloraj vandtapiŝoj el la 15-a jarcento (i.a. unu el Bazelo kun la vivo de Sankta Elizabeto de Hungario; du pelvoj por manlavo kaj diversaj aliaj aĵoj el Limoges; ostujo kaj klapaltareto el eburo de la 12-a/13-a jarcentoj; liuto kaj Wartburg-harpo el 1450; ŝranko kun skulptitaj reliefoj laŭ la modeloj de Albrecht Dürer, Lucas Cranach la maljuna aŭ Moderno (pseŭdonimo por artisto de ĉ. 1500), unikaĵo mebla el Frankonio; verkoj de Tilman Riemenschneider kaj de Lucas Cranach la maljuna (i.a. portretoj de la gepatroj de Lutero), juvelokesteto de Wenzel Jamnitzer kaj kruĉo farita de la potfaristo Paul Preuning reprezentas la 16-an jarcenton; kompleta kolekto de historiaj manĝilaroj el la 14-a ĝis la 18-a jarcentoj, akirite por la Wartburg en 1843, estas la plej malnova de sia speco en tuta Germanlando; inventaro por la granddukaj loĝadosalonoj el la 2-a duono de la 19-a jarcento donas interesan kaj altkvalitan tratranĉon tra ĉiuj specoj de historiaj ĉiutagaj objektoj.