Uherské Hradiště (germaneUngarisch Hradisch) estas urbo en Ĉeĥio kun 24 933 loĝantoj (2024) situanta en sudorienta parto de Moravio, ĉe rivero Moravo. La urbo estas centro de maŝinindustrio, elektroindustrio, kemiindustrio, mebloindustrio kaj aliaj.
La urbo estis fondita kiel reĝa de reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1257 sur terpecoj de proksima monaĥejo en Velehrad. Ĝi estis servonta kiel fortikigita punkto kontraŭ hungaraj invadoj. La nomo de la urbo estis origine Nový Velehrad, ekde la jaro 1301 Hradiště. La urbon dufoje vane konkeris la hungara reĝo Matiaso la 1-a Korvino, al kiu ĝi estis donita komune kun Moravio, kiam la paco estis interkonsentita kun Vladislao la 2-a Jagello en la jaro 1479. La plej granda evoluo en la urbo okazis en la 15-a kaj la 16-a jarcentoj. En la jaro 1643 ĝi sukcese defendis sin kontraŭ svedoj. En la 2-a duono de la 17-a jarcento ĝi estis alikonstruita en fortikaĵon, kiu bremsis ties evoluon (malfondita en la jaro 1778). La industria evoluo okazis plejparte nur en la 2-a duono de la 20-a jarcento.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
5 659
1880
6 663
1890
7 232
1900
8 925
1910
9 451
1921
10 051
Jaro
Loĝantoj
1930
10 554
1950
10 028
1961
12 794
1970
29 586
1980
36 756
1991
26 765
Jaro
Loĝantoj
2001
26 876
2014
25 266
2016
25 254
2017
25 246
2018
25 215
2019
25 212
Jaro
Loĝantoj
2020
25 247
2021
25 019
2022
24 430
2023
24 812
2024
24 933
Vidindaĵoj
En Uherské Hradiště konserviĝis restaĵoj de gotikaj remparoj el la 2-a duono de la 14-a jarcento. Konstruaĵo de armilejo el la jaroj 1721–1726 rememorigas barokan fortikaĵon. Nuntempe ĝi estas sidejo de Galerio de muzeo en Moravia Slovakio. En la urbo ni povas trovi ankaŭ rokokan apotekon el la jaro 1754.
Grava kulturcentro evoluis en la eksa jezuita kolegio.
Verŝajne la unua parolanto de Esperanto en Uherské Hradiště estis aŭstro-germanoOtto Simon, profesoro de matematiko kaj fiziko, kiu esperantistiĝis en 1902 kaj laboris kiel instruisto en la germanlingva gimnazio en Uherské Hradiště ĝis 1907, antaŭ sia reveno en Vienon.
Ankoraŭ antaŭ la dua mondmilito estis eldonita esperantlingva flugfolio pri Uherské Hradiště kaj okazigataj multaj ekspozicioj ĉe diversaj okazoj. Pro la devigita malfondiĝo de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio en 1952 verŝajne malfondiĝis ankaŭ la klubo, kiu post plimildiĝo de la situacio kaj de tio sekvanta fondiĝo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1969 mem ne plu refondiĝis.