Lhota u Vsetína (en traduko Lhota ĉe Vsetín) estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta sudokcidente de urbo Vsetín. La vilaĝo etendiĝas en valo kreita de rojo Rokytenka, kiu kreas limon inter Hostýnské vrchy kaj Vizovica montetaro. La vilaĝo estas konstruita laŭlonge laŭ ŝoseo kuniganta urbon Vsetín kaj Vizovice. Tra la vilaĝo kondukas markita vojdirekto Beskida-kisuca magistralo, sektoro kondukanta el Jihlava ĝis Český Těšín. Ĉi tie vivas 791 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vsetín, Ústí, Ratiboř, Liptál, Leskovec kaj Seninka.
Historio
Lhota u Vsetína unuafoje estas menciata kiel Vrchní Rokytnice en dokumento de Vok el Kravaře kaj en Starý Jičín datita al la jaro 1374. Loĝantoj de Lhota partoprenis la t.n. valaĥiaj ribeloj dum la tridekjara milito. Post malvenko de la ribelo en 1644 estis plimulto da loĝejoj forbruligitaj, ses posedantoj de loĝejoj estis ekzekutitaj kaj kvar falis en bataloj dum la ribelo.
En la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento estis en la vilaĝo disvastigita hejma produktado de poŝtranĉiloj, ŝton-akrigiloj, vitraj perloj kaj vergar-varoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 721 |
---|
1880 | 732 |
---|
1890 | 749 |
---|
1900 | 825 |
---|
1910 | 878 |
---|
1921 | 850 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 810 |
---|
1950 | 862 |
---|
1961 | 948 |
---|
1970 | 851 |
---|
1980 | 795 |
---|
1991 | 739 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 725 |
---|
2014 | 764 |
---|
2016 | 776 |
---|
2017 | 786 |
---|
2018 | 793 |
---|
2019 | 789 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 794 |
---|
2021 | 733 |
---|
2022 | 790 |
---|
2023 | 783 |
---|
2024 | 791 |
---|