La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1261, urbajn privilegiojn ĝi akiris en la jaro 1498.
La urbocentro estas proklamita kiel protektita historia zono.
Inter tradiciaj kulturaj aranĝoj regule okazantaj en la urbo plej elstaras folkfestivalo „Valašský frgál“, rokfestivalo „Masters of Rock Heavy Metal“ kaj "Trnkobraní" (konkurso pri manĝado de prunfarunbuloj).