|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Police
|
Police estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio. La vilaĝo situas en supermara alteco 412 m proksimume 3 km sudoriente de Kelč apud fervojo Kojetín - Valašské Meziříčí - Ostrava kaj apude landvojo ĝis Holešov. Vivas ĉi tie 611 loĝantoj (2024). La suda parto de katastro de la vilaĝo kondukas en deklivojn de Hostýnské vrchy, kie estas ankaŭ la plej alta punkto - Hůrka (557 m).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kelč, Kladeruby, Branky, Podolí, Loučka kaj Oznice.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1383. La vilaĝo apartenis al sinjorujo Kelč de olomouca episkopujo. En la dudekaj kaj la tridekaj jaroj de la 17-a jarcento servutuloj forkuradis el mastrumaĵoj kaj tiuj dezertiĝis. Plej multe de tiaj forlasitaj mastrumaĵoj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj havis ĝuste Police. Parto de la vilaĝo nomita Vrchovec estis memstara vilaĝo, kiu estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1788. En 1877 Vrchovec preskaŭ plene forbrulis. En 1949 Vrchovec estis aligita al Police.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 644 |
---|
1880 | 690 |
---|
1890 | 635 |
---|
1900 | 634 |
---|
1910 | 630 |
---|
1921 | 610 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 668 |
---|
1950 | 655 |
---|
1961 | 677 |
---|
1970 | 583 |
---|
1980 | 556 |
---|
1991 | 515 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 546 |
---|
2014 | 584 |
---|
2016 | 568 |
---|
2017 | 574 |
---|
2018 | 574 |
---|
2019 | 587 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 579 |
---|
2021 | 569 |
---|
2022 | 609 |
---|
2023 | 609 |
---|
2024 | 611 |
---|