ŜTATA TRETJAKOVA GALERIO (ruseГосударственная Третьяковская галерея) estas arta muzeo funkcianta en Moskvo, Rusio. Ĝi estas plej granda kaj riĉa deponejo de la rusa belarto en la mondo.
Ĝin fondis fratoj Sergio kaj Paŭlo Tretjakov riĉaj negocistoj kolektintaj bildojn prefere de rusaj pentristoj ekde 1856 en propra belega konstruaĵo, kies projekton desegnis fame konata rusa pentristo Viktor Vasnecov. En 1892 la fratoj donacis la kolekton kaj la konstruaĵon al moskvanoj, por ke tiuj povu libere spekti la ĉefverkojn de rusaj grandaj majstroj.
Ekde la 3-a de junio1919 ĝi estis naciigita kaj nun inkluzivas kelkajn separajn muzeojn sub titolo - ‘Tutrusia muzea unuiĝo – Ŝtata Tretjakova galerio’. Ĝin konsistigas:
La galerio mem (t.n. ‘malnova konstruaĵo’);
La eksponejo ‘Belarto de la 20-a jarcento’ (t.n. ‘nova konstruaĵo’);