Sofia GUBAJDULINA (naskiĝis la 24-an de oktobro 1931 en Ĉistopol, Sovetunio) estas rusa komponistino. Ŝiaj muzikverkoj ofte inkludas malkutimajn kombinojn de instrumentoj.
Vivo
Gubajdulina naskiĝis en Ĉistopol, Tatarstano. Estante junulino, ŝi ofte en kampoj apud ŝia domo preĝis, ke ŝi iam iĝu komponistino. Ĉe la konservatorio de Kazan ŝi studis la fortepianon kaj muzikon, kaj gradiĝis en 1954. Poste Gubajdulina entreprenis pluan muziklernadon en Moskvo, instruite de Nikolai Pejko ĝis 1959 kaj de Vissarion Ŝebalin ĝis 1963. Gubajdulina plifamiĝis eksterlande en la komencaj 1980-aj jaroj, plejparte kiam la violonisto Gidon Kremer ekinteresiĝis pri ŝia violonkonĉerto.
En la Sovetunio ŝia muziko estis mallaŭdata kiel "malrespondeca" pro ties disonancemo kaj nekutimeco; tamen Dmitri Ŝostakoviĉ, evaluante ŝian finekzamenon, kuraĝigis Gubajdulinan daŭri laŭ la "malvera vojo". Malgraŭ tio, la komponistino estis permesata esprimi sian modernismon per kelkaj muzikaĵoj skribataj por dokumentaj filmoj.
Gubajdulina estas ortodoksa kristanino, kaj religio influis ŝian verkaron. En intervjuo ŝi diris, ke muziko por ŝi estis eskapo el la "terura" sociopolitika atmosfero de Sovetunio.
Ekde 1992 Gubajdulina loĝas ĉe Hamburgo, Germanujo. Ŝi estas ano de la frankfurta kaj hamburga muzikakademioj kaj la Reĝa Sveduja Akademio de Muziko.
Verkoj
Orĥestraj
- 1986 — Stimmen... Verstummen...
- 1989 — Antwort ohne Frage (Respondo sen demando)
- 1992 — "Stufen" por orĥestro
- 1994 — Фигуры времени (Figuroj de tempo)
- 2002 — La rajdanto sur la blanka ĉevalo
- 2003 — Свет конца (Lumo de l' fino)
- 2006 — Bankedo dum pestego
Ensemblaj
- 1957 — Kvinteto por fortepiano, du violonoj, violo, kaj violonĉelo
- 1965 — Fortepiana sonato
- 1974 — Dek preludoj por sola violonĉelo
- 1976 — Trio por tri trumpetoj
- 1977 — Dueto-sonato por du fagotoj
Eksteraj ligiloj