Slavičín (germane Slawitschin) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Zlín, en Regiono Zlín 22 km sudoriente de Zlín sur rojo Říka. El sudo ĝi estas ĉirkaŭita de Blankaj Karpatoj kaj el nordo de Vizovica montetaro. Vivas ĉi tie 6 224 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rokytnice, Petrůvka, Jestřabí, Pitín, Hostětín, Dolní Lhota, Vlachovice, Rudimov, Lipová, Luhačovice, Bohuslavice nad Vláří, Sehradice kaj Šanov.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1141.
La 29-an de aŭgusto 1944 super suda Moravio okazis flugbatalo, kiu ricevis nomon flugbatalo super Blankaj Karpatoj. Parto de la falintoj de usonaj aviadistoj estis ankaŭ en la urbo dumtempe sepultita. Hodiaŭ omaĝe al ili estas en loka tombejo monumento kaj pri la batalo mem temas ekspozicio en loka muzeo[1] Slavičín estis liberigita la 1-an de majo 1945 fare de rumana armeo. Pereis minimume 12 soldatoj, el kiuj unu estas sepultita en la tombejo en Slavičín kaj unu en Hrádek.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 365 |
---|
1880 | 2 378 |
---|
1890 | 2 450 |
---|
1900 | 2 606 |
---|
1910 | 2 797 |
---|
1921 | 2 608 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 837 |
---|
1950 | 3 033 |
---|
1961 | 4 503 |
---|
1970 | 5 478 |
---|
1980 | 7 016 |
---|
1991 | 7 197 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 7 159 |
---|
2014 | 6 645 |
---|
2016 | 6 605 |
---|
2017 | 6 553 |
---|
2018 | 6 537 |
---|
2019 | 6 468 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 6 386 |
---|
2021 | 6 036 |
---|
2022 | 6 227 |
---|
2023 | 6 238 |
---|
2024 | 6 224 |
---|
Partoj de urbo
Naskiĝintoj
- Emanuel Pötting-Persing (1819–1898), nobelo, katolika pastro
- Alois Bučánek (1897–1945), skulptisto kaj legionano
- Jaroslav Šála (1914–1943), milita piloto
- Josef Stehlík (1915–1991), milita piloto
- Josef Šebestík (1916–1944), milita piloto
- Jan Pivečka (1919–2004), entreprenisto, ŝuisto
- Lenka Šmerdová (* 1964), brigada generalino
- Zdeněk Hřib (* 1981), primator de ĉefurbo Prago
Pluaj fotoj
Referencoj
Partoj de urbo Slavičín (4) |
---|
|
|