Skota Verda Partio

La antaŭa partia emblemo.
Skota Verda Partio
angle Scottish Green Party
skote 
Scots Green Pairtie
skotgaele 
Pàrtaidh Uaine na h-Alba'
Emblemo de Skota Verda Partio
partioVerda partio
Lando   Skotlando
Kun-kunvenistoj Patrick Harvie kaj Maggie Chapman
Fondiĝo 1990
Lingvo(j) Angla
Skota
Skotgaela
Koloro(j) verda
Ideologio Verda politiko
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj
0 / 59
Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords)
0 / 821
Skota Parlamento (angle: Scottish Parliament)
2 / 129
Internacia aliĝo Tutmondaj Verduloj
Retejo greens.scot
vdr

La Skota Verda Partio (angle Scottish Green Party, skotgaele Pàrtaidh Uaine na h-Alba, skote Scots Green Pairty), neformale Skotaj Verduloj (angle Scottish Greens), estas nacia ekologia-alternativa politika partio en la historia kaj kultura regiono Skotio, la nordo de Britio. Ĝi estas fondita dum la jaro 1990. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. Kun la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio kaj la Verda Partio de Nord-Irlando ekzistas amikece kunlaboraj rilatoj.

La partio havas du parlamentanojn en la Skota Parlamento, sed ankaŭ estas du rilataj parlamentanoj, kiuj estas forlasintaj la Skotan Nacian Partion pro la ŝanĝo en ĝia politiko pri NATO. La Skota Verda Partio ankoraŭ kontraŭas NATO.

Politikoj

Kiel aliaj verdaj partioj, la Skota Verda Partio emfazas egalecon, ekologion, radikalan demokration kaj senperforton kiel siaj centraj valoroj.

GLAT-rajtoj

La partio voĉdonis por samseksa edzeco en Skotlando kaj longe kampanjis por ĝi.

La partio deziras pli agadon de la Skota Registaro kontraŭ perforto kaj diskriminacio kontraŭ GLAT-personoj.[1]

Referencoj

Eksteraj ligiloj