La Rumana Kultura Instituto (rumaneInstitutul Cultural Român, akronime ICR) estas publika institucio de Rumanio kun jura personeco. Ĝi estas sub la aŭtoritato de la Rumania Senato, antaŭe la Prezidenta Administracio.
Ĝia tasko estas konigi la rumanan kulturon eksterlande kaj pliigi ĝian videblecon. La Instituto havas reton de 19 institutoj funkcianta en 17 diversaj landoj kaj ankaŭ estas parto de EUNIC, la asocio de kulturaj institutoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio.
La instituto estas kritikita de rumanaj verkistoj kiel ekzemple nobelpremiito Herta Müller por esti tro dependa de la rumania registaro.
La Rumana Kultura Instituto havas filiojn en pluraj landoj dum la mondo: