Ekde la fino de la Dua Mondmilito, Bruselo estis ĉefa centro por internacia politiko kaj iĝis la multlingva hejmo de nombraj internaciaj organizoj, politikistoj, diplomatoj kaj civilaj funkciuloj.[9] Bruselo estas de facto la ĉefurbo de la Eŭropa Unio ĉar ĝi gastigas nombrajn ĉefajn instituciojn de la menciita Eŭropa Unio (dum la aliaj administraj centroj estas Luksemburgo kaj Strasburgo).[10][11][12] Ankaŭ la sekretariaro de Benelukso kaj la sidejoj de Nordatlanta Traktata Organizo (NATO) situas en Bruselo.
Historie brabanto-parolanta urbo, ĝi travivis lingvan ŝanĝon al la franca el la fino de la 19a jarcento antaŭen. Nuntempe la majoritata lingvo estas franca, kaj la Brusela Ĉefurba Regiono estas oficiale dulingva enklavo ene de la Flandra Regiono. Ĉiuj trafiksignoj, stratonomoj, kaj multaj avertoj, reklamoj kaj servoj estas montrataj en ambaŭ lingvoj.[13] Krome Bruselo estas pli kaj pli iĝanta multlingva pro la pliiĝantaj nombroj de enmigrantoj, rifuĝintoj kaj minoritataj grupoj kiuj parolas siajn proprajn lingvojn.
Ĝi apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio sed estas aparta dulingva regiono. Oficialaj lingvoj estas la franca kaj la nederlanda. Proporcie en la regiono loĝas 85 ĝis 90 % da franclingvanoj ; 10 ĝis 15 % da nederlandlingvanoj. La franclingva kaj nederlandlingva komunumoj respondecas ene de la teritorio pri kulturo, edukado, asistado al personoj kaj sano.
Ekde 1989 la bruselanoj rajtas mem elekti siajn regionajn reprezentantojn: la Brusela Ĉefurba Konsilantaro. El tiu ĉi konsilantaro estas kompilitaj la respektivaj konsilantaroj por la flandra kaj franclingva komunumo.
Pro la federacia strukturo de Belgio ankaŭ aliaj aŭtoritatoj estas dividitaj; tiel ekzistas 6 interkomunumaj policoj. Tamen ekzistas unu sola teritoria administracio de la regiono, kiu laŭ taksoj responsas pri 99 % de ĝia administrado. Krome ekzistas du-komunuma aŭtoritato (Gezamenlijke Gemeenschapscommissie / Commission communautaire), kiu okupiĝas pri iuj kulturaj institucioj de "nacia intereso" belga.
Geografio
La Verda Promenejo estas promen- kaj biciklo-vojo ĉirkaŭ la Brusela Ĉefurba Regiono kiu estas ĉirkaŭ 65 km longa. La vojo ligas la parkojn de la tiel nomata "dua ringo" ĉirkaŭ tiu regiono. Ĝi estas pli longa ol la Verda Promenvojo René-Dumont, kiu situas en Parizo.
↑ (Majo 2014) The Belgian Constitution. Brussels, Belgium: Belgian House of Representatives. “Article 3: Belgium comprises three Regions: the Flemish Region, the Walloon Region and the Brussels Region. Article 4: Belgium comprises four linguistic regions: the Dutch-speaking region, the French-speaking region, the bilingual region of Brussels-Capital and the German-speaking region.”.
Arkivigite je 2015-08-10 per la retarkivo Wayback MachineArkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-08-10. Alirita 2016-05-07 .
↑Brussels-Capital Region: Creation. Centre d'Informatique pour la Région Bruxelloise (Brusela Regiona Informadika Centro) (2009). Arkivita el la originalo je 2009-04-29. Alirita 5a de Junio 2009 . “Since 18 June 1989, the date of the first regional elections, the Brussels-Capital Region has been an autonomous region comparable to the Flemish and Walloon Regions.”.
↑[ˈbrɵsəls ɦoːftˈsteːdələk xəˈʋɛst] Gewest izole estas prononcita [ɣəˈʋɛst].
↑ (May 2014) The Belgian Constitution. Brussels, Belgium: Belgian House of Representatives. “Article 194: The city of Brussels is the capital of Belgium and the seat of the Federal Government.”.
Arkivigite je 2015-08-10 per la retarkivo Wayback MachineArkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-08-10. Alirita 2016-05-07 .
↑(el Retarkivo 20080917020854) Population of all municipalities in Belgium on 1 January 2008. Alirita la 18an de Oktobro 2008.
↑(el Retarkivo 20081029020131) Definitions of metropolitan areas in Belgium. The metropolitan area of Brussels is divided into three levels. First, the central agglomeration (geoperationaliseerde agglomeratie) with 1,451,047 inhabitants (2008-01-01, adjusted to municipal borders). Adding the closest surroundings (suburbs, banlieue or buitenwijken) gives a total of 1,831,496. And, including the outer commuter zone (forensenwoonzone) the population is 2,676,701. Alirita la 18an de Oktobro 2008.