Peñas de San Pedro havas 1 399 loĝantojn (2019) kun denseco de 9,05.
Geografio
Peñas de San Pedro estas inter la montaro de Alcaraz (en la deklivaro de la Betika Sistemo) kaj la ebenaĵo de La Mancha de Montearagón. En la norda zono la teritorio estas parto de la manĉa ebenaĵo, sed poste la tereno ondas antaŭ la montaro albaceta.
La kristanoj definitive konkeris la lokon en la unua duono de la 13a jarcento. Oni atingis la aŭtonomecon rilate el Alcaraz, kaj la titolon de "villa" en 1537, sub la regado de Karolo la 1-a. En tiu epoko, foririnte risko de invadoj de islamanoj, la loĝantaro translokiĝis malsupre el la kastela zono, sed ĝis la 18a jarcento restis kelkaj lokanoj tie.
Ĝis 1833, kiam oni kreis la aktualan provincon Albacete, la municipa teritorio de Peñas de San Pedro estis tre etenda, okupante 625 km². En tiu dato okazis la separo de la aktualaj municipoj de Pozohondo, Alcadozo, San Pedro kaj Pozuelo.
En 1836, dum la Unua Karlisma Milito, la kastelo estis okupita de la trupoj de la generalo Cabrera. Tiam la loĝantaro jam tute malsupre de la kastelo, konstruis malgrandan mureton por sia defendo, el kiu ankoraŭ oni konservis kelkajn restojn. Poste la kastelo estis privatigita.
En la 1970-aj jaroj estis granda konsekvenco de la konstruo subgrunde de tunelo Talave, apartenanta al la Akvedukto Tajo-Segura. Tiu grava vorko plialtigis la loĝantaron kaj plibonigis la ekonomian situacion, sed post la fino de la vorko okazis forta elmigrado. En la 1950-aj jaroj oni estis superinta pinton de 3500 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni alvenis al nunaj pli ol 1000; tio estas oni perdis preskaŭ du trionojn.
Ekde la 1980-aj jaroj la urbestro estis socialisto, sed ekde 1995 Antonio Serrano Aguilar de la dekstra partio PP estis urbestro.
Aktuale la municipo, pere de la enspezoj pro la instalado en siaj terenoj de ventogeneratoroj, enspezis multe kaj konstruis naĝejon, sportejojn kaj taŭrludejon.
Vidindaĵoj
Estas kastelo kaj preĝejo de Nia Sinjorino de la Espero.