Casas de Ves estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko Manĉeto aŭ La Manchuela, kun areo de 125,09 km². En 2019 estis 572 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 46 km de la provinca ĉefurbo Albacete.
Toponimio
La toponimo signifas Domoj de Ves.
Geografio
Casas de Ves estas en la nordokcidento de la provinco Albacete inter la riveroj Júcar kaj Cabriel. Estas la submunicipoj Perichán kaj Tranco del Lobo.
Ekonomio
La ekonomio de Casas de Ves estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj.