Salobre havas 480 loĝantojn (2019) kun denseco de 10,56.
Geografio
Salobre estas sur valo, kun disniveloj en la domaro kaj deklivoj kaj neregula tereno. Rivero trapasas la vilaĝon, kies nomo estas fakte rivero Salobre, alfluanto de la rivero Guadalmena.
Gravulo
José Bono, iama prezidanto de la Congreso de los Diputados (Deputita Kongreso, en hispana parlamento). Krome li plenumis la postenojn de prezidanto de la aŭtonoma komunumo de Kastilio-Manĉo kaj de Ministro de Defendo (militministerio) en la registaro de José Luis Rodríguez Zapatero.