Bogarra estas municipio en la Provinco Albaceto, Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kun areo de 166,01 km². Ĝi apartenas al la komarko Sierra del Segura en la sudokcidento de la provinco. Estas je 820 msm kaj je 75 km de Albacete. Bogarra havas 842 loĝantojn (2019) kun denseco de 5,47.
Ĝi enhavas la submunicipojn El Altico, Cañadas de Haches de Arriba, Cañadas de Haches de Abajo, Las Mohedas, Las Casas de Haches, La Dehesa del Val, Potiche kaj Yeguarizas.
Historio
La areo de Bogarra estis okupita jam de iberoj en la 6a jarcento a.K. kiel pruvis la trovon de la enigma sfinkso de Haches, trovita ĉe la samnoma gvatoturo. Ties stiligita bildo aperas en la suba duono de la blazono.
Dum la milito inter romianoj kaj kartaganoj, Bogarra suferis la rezultojn de la milito.