El Bonillo havas 2 779 loĝantojn (2019) kun denseco de 5,67. Formale ĝi inkludas la submunicipon Sotuélamos, kiu aktuale estas preskaŭ senhoma (almenaŭ laŭcense).
Menciindas pro turisma altiro la grandaj naturaj lokoj (preskaŭ la tuta municipa teritorio estas zono de speciala intereso por ornitologio), la vendado de Manĉa fromaĝo kaj la ekzistado de kelkaj ĉasejoj.
La konkero fare de kristanoj okazis komence de la 13a jarcento. Ŝajne en tiu epoko la lokanoj estis disaj en diversaj domaroj, kion puvas la restado de multaj preĝejoj kaj ermitejoj disaj tra la tuta municipa teritorio. Tiuj ŝajne unuiĝis en Cerro Bueno formante tion kio estas nune El Bonillo, en la loko kie estis preĝejeto de gotika stilo.
Inter 1474 kaj 1479 El Bonillo partoprenis en la Kastilia Enlanda Milito. En 1538 oni atingis sendependigon disde la senjorlando "Alfoz de Alcaraz".
En la unua duono de la 20a jarcento oni superis pinton de 5000 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni alvenis al nunaj malpli ol 3000; tio estas oni perdis preskaŭ la duonon.
Vidindaĵoj
Estas pilorio, urbodomo de la 16a jarcento, eklezia muzeo kaj preĝejo de Sankta Katalino. Naturaj lokoj kiel Lagetaro de Navalcudia-Susana. Ruinoj de la Rondoforma Domo de San Miguel de Susaña, nome iama gastejo ĉevoje. Palaceto de Sotuélamos. Konvento de Sankta Katalino de Templanoj kun plafonaj pentraĵoj.
Ekonomio
Tradicie estis agrikulturo la bazo de la ekonomio kune kun la brutobredado (ŝafoj, kaproj, porkoj kaj kortobirdoj) kaj konstruado. Nuntemple pli gravas produktado de vino kaj fromaĝo kaj turismo altirita pro la historia urba kerno, ĉasado, golfejo kaj la naturaj lokoj. Estas ankaŭ ventogeneratoroj kaj sunpaneloj.