La ekoregiono kovras areon de 14 300 kvadrataj kilometroj, troviĝante super altitudo de 1 600 metroj. Oaĥaka Patrinmontaro iras nordorienten-sudokcidenten, etendiĝante 300 kilometrojn ekde Pico de Orizaba en la nordoriento ĝis flankaj montaroj de Terkolo de Tehuantepeko en la sudoriento. Pintoj de Oaĥaka Patrinmontaro havas averaĝan altecon de 2 500 metroj, kun kelkaj pintoj super 3 000 metroj. La meksik-golfa ebenaĵo troviĝas oriente, kaj serio de riverajvaloj disigas Oaĥakan Patrinmontaron kaj Sudan Patrinmontaron en la sudokcidento kaj Kordilero je nordokcidento. La montara ĉeno kaptas humidan aeron kiu moviĝas okcidenten ekde Meksika Golfo, kaj la ekoregiono estas oriente limigita de la humidaj oaĥakaj montarbaroj, kiuj troviĝas sub altitudo de 1 600 metroj. Oriente la tehuakan-vala kserofitaro okupas Tehuakan-Valon en la nordokcidento; la ĥaliskaj sekaj arbaroj okupas la supran basenon de Rivero Santo Domingo kiuj troviĝas en pluvombro de la Sierra; kaj la sud-pacifikaj sekaj arbaroj troviĝas sude laŭlonge de la pacifika marbordo, etendiĝante en supran basenon de Tehuantepek-Rivero kaj Oaĥak-Valo.
Kune kun la altitude kaj elmetaĵo varias vegetaĵaro. La superregantaj vegetaĵaraj tipoj estas pinaro, pinar-kverkaro, kverkaro kaj nubarbaro. Tiuj arbaroj havas grandan diversecon je bromeliacoj, orkidacoj, filikoj, pinoj kaj kverkoj.
Faŭno
La arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro estas unu el la lastaj rifuĝejoj de jaguaro kaj pumo en la dense loĝata Meksiko.
Loĝantaro
La oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj estis loĝataj antaŭ miloj da jaroj de multeco de indiĝenaj kulturoj, ĉefe Mazatec, Zapotec, Mixe, Cuicatec kaj Chinantec.
Konservado kaj minacoj
Iuj el la arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro, estas la plej bone konservitaj arbaroj de Meksiko. Malsimile multaj aliaj praarbaraj meksikanaj areoj, nur eta parto de la arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro estas protektitaj de iu ajn ŝtata aŭ subŝtata registaro, nome en Nacia Parko Benito Juarez, ĵus norde de Oaxaca de Juárez. Kontraŭe, plejmulte da konservado en la Sierra estas kontrolita de indiĝenaj komunumoj. Ekzemple la vasta nubarbaro de Santiago Comaltepec estas konsiderata kiel unu el la plej bone konservitaj nubarbaroj en la mondo. Multaj komunumoj, nome Ixtlán de Juárez kaj Pueblo Mancomunados, inter aliaj, klopodas konservi siajn arbarojn per projektoj inkluzive de daŭra forstumado kaj selekta arbarekspluatado, ekoturismo kaj edukaj projektoj, kaj prohibo de privata propraĵo ene de siaj komunumoj (tiel malhelpante nedaŭra disvolviĝo kaj industrio fare de eksterlandaj aŭ eksteraj agentoj).
Malgraŭ la klopodoj de plejmulte de la Sierra-komunumoj, la arbaroj ankoraŭ estas danĝere minacataj de eksterlanda investado. La subŝtata registaro de Oaĥako obstine klopodas doni minadajn kaj arbarekspluatadajn koncesiojn al eksterlandaj entreprenoj.