Nino Ferrer
Nino Agostino Arturo Maria Ferrari, alinome Nino Ferrer (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1934 , en Ĝenovo, Italio, mortis la 13-an de aŭgusto 1998, en Montcuq, Lot, Francio) estis kantisto, aŭtoro kaj komponisto ital-franca. BiografioLi naskiĝis en familio ital-franca. La unuajn kvin jarojn li pasigis en Nov-Kaledonio, kie lia patro laboris. Poste li kaj lia patrino vivis en Francio, el kie, ĉe Kristnasko 1939, ili ne povis foriri pro la fakto ke Eŭropo estis jam en la Dua Mondmilito. Post tio ili pasigis kelkajn pezajn monmankajn jarojn en Italio, kie la patrino de la estonta muzikisto estis malestimata pro tio, ke ŝi estas franca (Italio batalis flanke de Nazia Germanio). En 1947 la familio estis reunuigita kaj ekloĝis en Parizo. Pro la fakto, ke liaj gepatroj estis sufiĉe riĉaj, Nino havis la ŝancon akiri bonan edukadon. Li interesiĝis pri etnologio kaj antikva arkeologio, sed li havis multajn aliajn interesojn. Li bone desegnis kaj lernis pianon, gitaron, klarneton, trombonon, trumpeton. MortoEn julio 1998 lia patrino mortis en la aĝo de 86 jaroj, post longa malsano. Monaton poste, du tagojn antaŭ sia 64-a datreveno, Nino Ferrer memmortiĝis pafante sin en la koro. Li ne havis tempon por registri novan (kaj antaŭvidite lastan) studi-albumon "Suite et fin". Gravaj sukcesoj
Studi-albumoj
Koncert-albumoj
Eksteraj ligiloj
|