Naumburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia landoSaksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 32 289 loĝantojn. Dum la lastaj jaroj la urba teritorio pro diversaj administraj reformoj signife grandiĝis: kiel ĝis nun lasta el tiuj ampleksigoj la 1-an de januaro 2010 la kvar ĝis tiam sendependaj komunumoj Bad Kösen, Crölpa-Löbschütz, Janisroda kaj Prießnitz iĝis urbopartoj.
Naumburg situas borde de la riveroj Saale kaj Unstrut.