Freyburg [prononco "Frajburk"] estas urbeto en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbeto havis 4596 loĝantojn.
Freyburg situas borde de la rivero Unstrut, kaj estas la centro de la vinkultiva regiono Saale-Unstrut. Krome ĝi estas la centro de la komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Unstruttal, administra ligo de pluraj formale sendependaj komunumoj.