Miĥail Aleksandroviĉ Menzbier (cirile Михаил Александрович Мензбир, naskiĝis la 23-an de oktobro 1855 en Tula, mortis 79-jaraĝa la 10-an de oktobro 1935 en Moskvo) estis rusia ornitologo kaj zoologo. Pri la germana familia deveno atestas nur lia familia nomo, pliaj informoj pri la gepatroj kaj praavoj ne dokumentiĝis; ĉiukaze en la 19-a jarcento germandevenaj sciencistoj en la Rusia Imperio ne estis escepto - li dumvive publikigis en la rusa kaj sendube identigis sin rusia civitano.
Eksteraj ligiloj