Mario DRAGHI (naskiĝis la 3-an de septembro 1947 en Romo) estas itala ekonomikisto.
Jama prezidanto de la itala centra banko, li iĝis prezidanto de Eŭropa Centra Banko la 1-an de novembro 2011, kiel posteulo de Jean-Claude Trichet. Tiukadre la du unuaj serioj de Eŭro-bankbiletoj estis subskribitaj de Mario Draghi. Ekde la 13-a de februaro 2021 ĝis la 22-a de oktobro 2022 li estis ĉefministro.