Ĉiujare, aŭtune kaj printempe, pasas super la regiono dekmiloj da gruoj en sia migradvojo inter Svedio kaj Hispanio (pri tio vidu ankaŭ Der kaj Ekstremaduro).
Iom da statistiko
Situo: 50°49’ NO, 8°.46’ OR Alteco: averaĝe 180 m super la marnivelo Horzono:GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke en majo 1954 la 32-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. 15 jarojn pli poste, inter la 27-a de decembro1969 kaj la 3-a de januaro1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la jam supre menciita Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO).
Esperantistoj en Marburgo
Esperantistoj el Marburgo, kiuj havas propran vikipedian biografian artikolon, estas interalie Helmut Welger kaj Edlyn Teske, sed ekde la 1980-aj jaroj dum pli ol 40 jaroj aparte gravas la loka movada motoro Gunter Neue, kvankam sen propra vikipedia biografio.[2]
Referencoj
↑La esperanta formo Marburgo uzatas inter multaj aliaj mencioj ekzemple en GEJ-Gazeto 1/1992, p. 4.