Edlyn Teske
Edlyn Teske, naskiĝis en 1968,[1] estas germandevena matematikistino kaj esperantistino, post la fino de 2021 vivanta en Lepsiko.[2] Ŝi de septembro 1998 ĝis aŭgusto 2015 laboris en la Universitato de Waterloo de la kanada samnoma urbo en Ontario, ekde 2000 kiel profesoro pri matematiko kaj de 2019 laboras kiel kriptologo en la dana entrepreno Cryptomathic, ĝis la fino de 2021 en San Jose (Kalifornio), nun en Eŭropo.[2] En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi tre aktivis en Germana Esperanto-Junularo, precipe en la organizado de Internaciaj Seminarioj. Krome inter somero 1993 ĝis somero 1995 ŝi estis vicprezidanto kaj estrarano pri eksteraj rilatoj en la estraro de TEJO. De 1987 ĝis 1990 ŝi studis matematikon ĝis bakalaŭro en la universitato de Marburgo kaj ĝis 1993 plustudis en la Teknologia Universitato Berlino; krome ŝi studis fizikon ĝis bakalaŭro (tiutempe ambaŭ bakalaŭroj ankoraŭ nomiĝis antaŭekzamenoj por diplomo). En junio 1998 ŝi doktoriĝis pri informadiko en la Teknologia Universitato Darmstadt.[2] Referencoj
|