Josep Comas i Solá (naskiĝis la 19-an de decembro 1868 en Barcelono, mortis la 2-an de decembro 1937 en Barcelono) estis kataluna astronomo kaj scienca popularigisto.
De sia junaĝo li interesiĝis pri sciencoj. Je sia 15-a jaro li publikigis en la franca sciencrevuo L'Astronomie la rezulton de eksploroj pri meteorŝtonon falintan apud Taragonon. Li faris ankaŭ observon pri luna eklipso kaj la meteorfluo Andromedidoj de novembro 1885.
En 1886 li komencis lerni pri fiziko kaj matematiko en la Universitato de Barcelono. En 1890 li studis Marson kaj faris de tiu planedo mapon, kiun li prezentis al la reĝa Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Barcelono. Estas notinde, ke tiu mapo kontraŭis la teorion tiam proponita de Percival Lowell, kiu volis vidi kanalojn sur tiu ĉi planedo.
Li studis ankaŭ Jupiteron kaj Sunon, kaj mezuris la rotacian rapidecon de Saturno (planedo). Li observis la naturajn satelitojn de tiuj ĉi planedoj. En 1907 li rimarkis la malheliĝon de la rando de la disko de Titano, pruvo ke ĉi tiu luno havas atmosferon.
Li malkovris dekunu asteroidojn, la periodan kometon 32P/Comas Solá, kaj, kun la rusa astronomo Grigorij Abramoviĉ Ŝajn, kunmalkovris la ne-periodan kometon C/1925 F1 (Ŝajn-Comas Solá).
Kiel scienca popularigisto li verkis plurajn librojn pri astronomio: Astronomía y Ciencia General (1907), El cielo. Novísima astronomía ilustrada (1929), plurajn librojn pri tertremoscienco kaj unu verkon de zetetiko: El espiritismo ante la ciencia, kritika studo pri la tiam laŭmodaj fenomenoj de spiritismo.
Li estis la unua prezidento de la Sociedad Astrónomica de España y América kaj direktoro de la Observatorio Fabra.
Oni donis lian nomon al la marsa kratero Comas Solà.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj