Li pasigis sian infanaĝon en granda malriĉeco. Kiel 14-jarulo li forlasis sian hejmon, por serĉi aventurojn. Komence li laboris en fabriko, poste kiel maristo. Pro vagabondado oni arestis lin en 1894. Unu jaron poste li jam sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis en la Universitato de Berkeley. En 1897 Jack London ĉesigis la studadon sen diplomo, por serĉi oron en Alasko. Sensukcese li revenis post iom da tempo. Ne trovinte konstantan laborpostenon, li tiam decidis vivteni sin per verkado.
La libroj de London pritraktas la travivon de homoj kaj bestoj en la naturo, sed ankaŭ sociajn problemojn. Ili respegulas la vivon de la aŭtoro, liajn spertojn kiel vagabondo, aventuremulo, maristo, orserĉisto, verkisto kaj alkoholulo. En 1916 Jack London mortis en sia ranĉo en Kalifornio, verŝajne pro malsano, aŭ kiel pluraj esploristoj supozas eĉ pro memmortigo.
„ Eldonita de nia simpatia skota amiko S-ro Maitland, ni ricevis por recenzoj ĉi tiun broŝuron. Vere ĝi estas tre interesa kaj temas pri la aventuroj de kristana misiisto, inter la kanibala popolo de la Fiĝi-insuloj. La nomo de la tradukinto estas bona garantio pri ĝusteco en la traduko kaj perfekta esperanta stilo. Antaŭ la komenco de ĉi tiu rakonto, troviĝos listo pri tri vortoj netroveblaj en « Plena Vortaro » :
Degni: bonvoli fari ion al malaltranguloj, afable, sed tamen sentigante sian moŝtecon.
Devanci: atinginte lasi post si, antaŭiĝi.
Tripango: komuna nomo de specoj de holonturioj (maraj limakoj) loĝantaj en certaj maroj kaj uzataj en kelkaj orientaj landoj, por fari ŝatatan supon.
Mi varme rekomendas tiun verketon al nia legantaro! ”
„ Jak London estas dekonata nuntempa angla rakontisto, majstro de la rakontado. La nelonga rakonto „Ĥinago“ donas ĝustan ideon pri la naturo de lia talento. Sub facila stilo li kaŝas teruran sarkasmon kontraŭ la reprezentantoj "civilizitaj" de la «civilizita“ blanka raso. Per la petola tono, en kiu la leganto ekkaptas la maldolĉan kernon de parolo de homo profunde tuŝita
de la maljusteco en la mondo, en tiu rakonto estas elportita unu grandaga socia demando, kiu konfuzos la animon de ĉiu homo. —„Ĥinago" (tiel oni nomas la ĥinajn laborantojn en Tahitio) — kion ja valoras „hinago"? — Kaj legante, oni sentas, oni konscias, ke „ĥinagoj" estas ankaŭ inter ni — kvankam ne kun harligajoj kaj kun flavkolora haŭto. La verko estas bone tradukita, kun flua esperanta stilo. Ni rekomendas ĝin al niaj legantoj. ”