Karl Hjalmar Fröding

Karl Hjalmar Fröding
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1886 (1886-05-21)
Morto 26-an de aprilo 1949 (1949-04-26) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Karl Hjalmar FRÖDING (naskiĝis la 21-an de majo 1886 en Mullsjödal, mortis la 26-an de aprilo 1949 en New Auburn[1]) estis sveda esperantisto, lignaĵisto kaj Esperanto-instruisto.

Karl Fröding lernis Esperanton en 1902 en Svedujo. Li organizis Esperanto-klubon en Rockford, Usono, en 1904, kaj gvidis diversajn kursojn. Li fondis Skandinavan Esperanto-Instituton, poste Amerikan Esperanto-Instituton. Li eldonis kaj redaktis Skandinavan Esperantiston (1916-17 kaj 1922-23) kaj Sciencan Gazeton (1932).

Verkaĵoj

  • An easy course in Esperanto for correspondance schools. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1931. 20 paĝoj.
  • Kort lärobok i Esperanto: åtta lektioner. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1934. 20 paĝoj.

Tradukaĵoj

Recenzoj

Pri De viandomanĝado al senvenena dolĉfrukta dieto

Citaĵo
 15-paĝa traktato pri dieto tre speciala, kaj kiumaniere ĝin grade alpreni: krome, pri kiel, kiam, kiom, kaj kie, estas plej bone manĝi. 
— La Brita Esperantisto - Numero 334, Februaro (1933)
Citaĵo
 Ĝi priskribas koncize, sed efike la problemon de la transiro de ordinara dieto al la dolĉfrukta. 
— Bulgara esperantisto j.15 n01-02 jan. feb. 1933

Referencoj