Industria revolucio nomiĝas industriiĝo kaj transformiĝo de produktado kaj socio, kiu okazis fine de la 18-a jarcento kaj dum la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Usono.
En la ekonomio oni pasis de produktado metia, manlabora, loke disigita, al produktado pli kaj pli maŝinizita, amasa, normigita, koncentrita, kies energia bazo estis la vapormaŝino. La transiro de laboro ĉe la hejmo al laboro ĉe laborejo kaj fari laboron pli kaj pli specialigatan ŝanĝis la vivstilojn de la tuta laboristaro.
La nocion industria revolucio enuzigis Friedrich Engels kaj Louis Auguste Blanqui post la jarcentomezo.
Engels asertis, ke la transiro de akvo-, vent-, kaj muskol-energio al vapor-energio sekvigas radikalajn teknologiajn kaj sociajn ŝanĝiĝojn.
En historia retrospekto oni ofte komparas la industrian revolucion kun la neolitika revolucio, kiun karakterizis same drastaj ŝanĝiĝoj. Tiam oni transiris el rura ekonomio bazita fundamente sur la agrikulturo (aldone al brutobredado) kaj komerco al tute alia amasproduktada ekonomio de urba, industriigita kaj mekanizita [1].
Sed la priparolata ĝenerala nocio elvokas ne nur asociigojn de grandega progreso de produktiveco kaj scienco, sed ankaŭ pensigas pri amasaj malriĉo kaj senlaboreco. Ĉiuokaze la Industria Revolucio markis mejloŝtonon en la historio, ĉar ĝi modifis kaj influis ĉiujn aspektojn de la ĉiutaga vivo iel aŭ alie. La produktado kaj de la agrikulturo kaj de la ĵus naskiĝinta industrio multobliĝis samtempe kun la malpliigo de la tempo necesa por la produktado. Ekde 1800 la ĝenerala riĉeco kaj la persona enspezo multobliĝis kiel neniam antaŭe en la historio [2], ĉar ĝis tiam la por kapa Malneta enlanda produkto estis praktike senŝanĝa dum jarcentoj [3].
La industria revolucio komenciĝis en Anglio en la 1770–aj kaj 1780-aj jaroj, per la uzado de vapormaŝinoj, kiuj uzis ŝtonkarbon. Ĝi disvastiĝis tra Okcidenta Eŭropo ekde 1820. El tiu epoko ekis transiro kiu finigos jarcentojn de laborforto bazita sur manlaboro kaj uzado de tirbestoj, kio estos anstataŭitaj per maŝinaro por la industria fabrikado, kaj por la transporto kaj de varoj kaj de pasaĝeroj. Tiu transiro ekis ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento en la tekstilindustrio, same kiel en ĉio rilata al la elfosado kaj utiligo de karbo. La disvastigo de komerco estis ebla pere de la disvolvigo de la komunikiloj, pere de la konstruado de fervojoj, kanaloj kaj ŝoseoj. Tiu transiro el ekonomio fundamente agrikultura al ekonomio industria ege influis sur la loĝantaro, kiu ege kreskiĝis ĉefe en la urba medio. La enkonduko de la vapormaŝino de James Watt (patentita en 1769) en la diversaj industrioj, estis la definitiva paŝo por la sukceso de tiu revolucio, ĉar ties uzado okazigis spektaklan pliigon de la produktokapablo. Poste, la disvolvigo de la vapor-ŝipoj kaj fervojoj, same kiel la disvolvigo en la dua duono de la 19-a jarcento de la motoro de interna eksplodo kaj de la elektra energio, foje nomata la dua industria revolucio, okazigis plian teknologian progreson senprecedencan.[4][5]
La ŝlosila evento, kiu preparis la industrian revolucion, estis la evoluigo de praktike uzebla vapormaŝino (fare de James Watt) kaj ties postaj plibonigoj. Tiu ĉi invento ebligis transformi potencialan vaporenergion, ricevitan el karbo aŭ ligno, al mekanika forto. Sekve oni nun povis konstrui fabrikojn malproksime de akvofluoj. La vapormaŝino ankaŭ liberigis la produktadon el la dependeco de provetera sezona variado de la disponebla energio. Dum manan laboron anstataŭis maŝina, el manufakturoj evoluis fabrikoj. Tiel ekestis nova maniero de produktado, unue en la prilaborado de kotono, poste en pliaj branĉoj.
Oni kutime parolas ankaŭ pri Dua industria revolucio en la fino de 19-a jarcento per la uzo de elektra energio kaj motoroj, kaj eĉ jam parolas pri Tria industria revolucio per la uzado de komputiloj. Ankoraŭ estas diskutado inter historiistoj kaj ekonomikistoj pri la datoj de la grandaj ŝanĝoj okazigitaj per la Industria Revolucio. La plej akceptita dato por la komenco de tio kion oni povus nomi Unua Industria Revolucio, estus ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento, dum ties fino estus situebla meze de la 19-a jarcento, kun transira periodo inter 1840 kaj 1870. Siaflanke, la nomita Dua Industria Revolucio, ekus ekde mezo de la 19-a jarcento kaj pluus ĝis komenco de la 20-a jarcento, kaj plej akceptita dato por la finigo estus 1914, jaro de la eksplodo de la Unua Mondmilito. La marksisma historiistoEric Hobsbawm, konsiderata ŝlosila pensulo por la historio de la 20-a jarcento,[7] subtenis la rekonon, ke la komenco de la industria revolucio devus esti datita en la 1780-aj jaroj, sed ke ties efikoj ne estos sentitaj klare ĝis 1830 aŭ 1840.[8] Kontraste, la angla historiisto pri ekonomiko T.S. Ashton deklaris siaflanke, ke la industria revolucio havis sian komencon inter 1760 kaj 1830.[9] Kelkaj historiistoj de la 20-a jarcento, kiel John Clapham kaj Nicholas Crafts, argumentas, ke la procezo de ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj estis tre laŭgrada, pro kio la termino «revolucio» estus ne tre taŭga. Tiuj aferoj plue estas studobjektoj por debato inter historiistoj kaj ekonomikistoj.[10][11]
La vapormaŝino, kiu anstataŭis homan aŭ bestan laboron kaj ebligis uzi la energion de karbo, havis pluroblan efikon:
Ĝi ebligis fabrikan, malpli kostan produktadon de certaj artikloj;
Ĝi liberigis homojn de simpla manlaboro kaj tiel kreis senlaborulojn;
Tiuj senlaboruloj disponeblis kiel malmultekostaj laboristoj por fabrikoj.
En 1830 en Anglio laboris 15 000 vapormotoroj [citaĵo bezonata].
Estas pluraj kialoj, ke la industria revolucio komenciĝis en Anglio. Krom la redistribuado de publikaj kampoj, kiu senigis homojn de agrokultura nutraĵogajno, kaj al la revolucio de agrokulturaj teknikoj, kontribuis la faktoj, ke Anglio havis kaj teknike lertajn homojn (kia estis Watt) kaj sufiĉe facile mineblan karbon por nutri vapormaŝinojn. Ekzistas teorio, laŭ kiu eĉ la angla mondkoncepto favoris la inventon de sin mem reguligantaj maŝinoj (kia la reguligata vapormaŝino).[12]
Kotonfabrikado
La alveno de la Industria Revolucio en Brition havigis grandan stimulon al la kotonfabrikado, ĉar tekstiloj aperis kiel la ĉefa brita eksportaĵo de Britio. En 1738, Lewis Paul kaj John Wyatt, de Birmingham, Anglio, patentis la rulŝpinilon, same kiel la flugbobenan sistemon por elpreni kotonon al plia dikeco uzante du seriojn de rulaĵoj kiuj moviĝis je diferencaj rapidoj. Poste, la inventoj de James Hargreaves de ŝpinilo Jenny en 1764, de Richard Arkwright de ŝpinilkadro en 1769 kaj de Samuel Crompton de ŝpinilmulo en 1775 permesis al britaj ŝpinistoj produkti kotonfadenon je multe pli altaj indicoj. El la fino de la 18a jarcento antaŭen, la brita urbo Manĉestero akiris la kromnomon "Kotonopolo" pro la ĉieesto de la kotona industrio ene de la urbo, kaj pro la rolo de Manĉestero kiel koro de la tutmonda kotonkomerco.
Komerco kaj transportoj
La Industria Revolucio eblis pere de la disvolvigo de la transportoj, kiuj portis la krudmaterialojn al la fabrikoj, la produktitajn en la fabriko varojn ĝis la vendejoj aŭ bazaroj kie ili estis aĉetitaj de la konsumantoj. Tiuj novaj transportoj estis necesaj ne nur por la interna komerco (komerco interna en la ŝtato aŭ regno), sed ankaŭ por la internacia komerco, ĉar en tiu epoko oni kreis la grandajn enlandajn kaj internaciajn merkatojn. La internacia komerco estis liberaligita, partikulare post la Traktato de Utreĥto (1713) kiu liberaligis la komercajn rilatojn de Anglio kaj de aliaj eŭropaj landoj, kun la Hispana Ameriko. Komencas la fino de la privilegiitajmonopolaj kompanioj kaj kun la ekonomia protektismo; oni transiras al politiko de imperiismo kaj al la eliminado de la gildaj baroj kaj privilegioj. Krome okazas la desamortizo (liberigo) de la teroj poseditaj de eklezio, senjorlandoj kaj komunumojales, por meti en la merkato novajn terojn kaj posedaĵojn kaj krei novan koncepton de posedrajto. La industria revolucion ankaŭ generis plilarĝigon de la eksterlandaj merkatoj kaj novan internacian dividon de la laboro. La novaj merkatoj estis konkeritaj pere de la malmultekostigo de la varoj produktitaj per la maŝinoj, pere de la novaj transportosistemoj kaj la malfermo de komunikvojoj, same kiel pere de politiko ekspansiisma.
La Unuiĝinta Reĝlando estis la unua ŝtato kiu plenumis tutan serion de ŝanĝoj kiuj metis ĝin kape de la ceteraj landoj de la mondo. La ŝanĝoj en agrikulturo, loĝantaro, transportoj, teknologio kaj en industrioj, favoris la industrian disvolvigon. La tekstila industrio el kotono estis la ĉefa sektoro de la industriigo kaj la bazo de la akumulado de kapitalo kiu preparos la grundon, en dua fazo, al la siderurgio kaj al fervojo.
Meze de la 18-a jarcento, la brita industrio havis solidajn bazojn kun duobla celo: la industrioj de produktorimedoj kaj de konsumvaroj. Oni stimulis eĉ la kreskon de la minado de karbo kaj de la siderurgio kun la konstruado de la fervojo. Tiele, en Granda Britio disvolviĝis komplete la industria kapitalismo, kio klarigas ties industrian hegemonion ĝis 1870 proksimume, same kiel la financan kaj komercan hegemonion ekde mezo de la 19-a jarcento ĝis la Unua Mondmilito (1914), kiu fakte eksplodis inter aliaj aferoj pro la konkurenco inter la imperioj por la internacia komerco. En la cetero de Eŭropo kaj en aliaj regionoj kiel Nordameriko aŭ Japanio, la industriigo okazis iom posta kaj sekvis modelojn diference de la brita, ekzemple Japanio estis tro fermita al sia interna merkato, dum Usono celis Sudamerikon.
Efikoj
La aplikado de vaporo en industriaj procezoj pligrandigis la oferton, tiu signifas la diversecon kaj kvanton, de produktoj. La industria presado ebligis kreskon de la eldonkvantoj de ĵurnaloj kaj libroj, kio reduktis ties prezojn kaj favoris la diskonigadon de ideoj. La progresantaj ŝanĝiĝoj pliakrigis la kontraston inter la riĉeco de la fabrikposedantoj kaj la mizeraj vivkondiĉoj de la laboristoj. Tio provokis plendojn kaj postulojn flanke de evoluanta laborista klaso. Movadoj kiel ĉartismo organizis la popolon celante al pli granda popola partopreno en la politiko.
La industria revolucio kaŭzis mirindaĵojn. Laŭ Karl Marx oni konstruis pli da gotikajkatedraloj dum la 19-a jarcento ol en tuta mezepoko [citaĵo bezonata]. Konstruo de fervojoj kaj vaporŝipoj ebligis pli ol antaŭe signife rapidajn vojaĝojn kaj la telegrafo ebligis rapidan komunikadon tra la tuta mondo.
Ankaŭ la tro rapida kresko de urboj mizerigis la situacion de la popolo kaj favoris malsanojn, krimojn kaj prostituon. Tio okazigis amasan elmigradon de senlaboraj homoj al Ameriko, Oceanio kaj Sudafriko.
La ŝanĝiĝoj de la vivkondiĉoj kaj politika agado de laboristoj kreis ankaŭ akrigon de naciismo.
La entreprenoj serĉis investantojn, akciaj societoj disvolviĝis kaj partoprenis en borsoj, evoluis monopoltendenca kapitalismo.
Tiu ekonomia sistemo baziĝis sur la privata proprieto de la produktiloj (fabrikoj, maŝinoj), kaj la posedo de la kapitalo estas fonto de gajnoj.
Okazis akumulo:
horizontale: oni specialiĝis je unu ĉefa agado (ĉiuj entreprenoj, kiuj fabrikas la saman produkton, grupiĝis);
vertikale: oni grupigis la entreprenojn laŭlonge de ĉeno de produktado (koncentrigo en unu grupo de entreprenoj, kiuj plenumis ĉion ekde la havigo de krudaj materialoj trans diversaj fazoj de prilaboro kaj transporto ĝis la disvendo de la finfaritaj produktoj).
Okazis ankaŭ scienca organizado de la laboro, komence per la metodoj, kiuj poste, en Dua industria revolucio, kondukis al la tajlorismo. Tio celis plibonigon de produktiveco de la laboristaro per novaj labormetodoj, kiuj diserigis la fabrikan laboron je unuopaj taskoj. Surbaze de tiuj specialigitaj taskoj oni kreis la laboron en ĉeno (ĉenstablo sur muntoĉeno), plibonigis la superrigardon ktp.
Ĉar manlaboristoj, kies laboron povis transpreni maŝinoj, vidis la valoron de sia laboro reduktita al la kostoj de maŝino, kelkaj el ili ribelis kaj provis malfunkciigi la maŝinojn. La luddistoj en 1811 kaj 1812 detruis mekanikajn ŝpinilojn en Anglio, ĝis la registaro ekzekutis la gvidantojn aŭ ekzilis ilin en Aŭstralio.
En 1819 centmilo da homoj kunvenis al paca manifestacio sur la Petrokampo (St. Peters Field, vidu Masakro de Peterloo). Armitaj gvardianoj atakis ilin kaj mortigis dek unu. Tiu evento kaŭzis manifestaciojn de solidareco kun la laboristoj tra la lando.
Ĝenerale la aplikado de novaj laborsistemoj kiuj okazigis neelteneblajn laborkondiĉojn (al kapitalistoj estis interesaj nur la gajnoj) rezultis en reagaj movadoj inter kiuj sindikatismo estos la plej longdaŭra kaj grava historie. Sindikatoj kaj ĝenerale organizitaj laboristoj klopodis premi la fabrikposedantojn por atingi pli favorajn laborkondiĉojn: pri dureco de labortaskoj, daŭro de labortagoj kaj laborsemajnoj, salajro, laboro de virinoj kaj de infanoj ktp.
La kresko de la agrokulturaj rendimentoj, kiu permesis rimarkeblan pliiĝon de disponeblaj resursoj, tio estas la ekonomia pluso, la progreso sur la kampoj sanitara kaj de higieno, kiu malaltigis la mortokvanton kaj altigis la mezuman aĝon de la loĝantaro kaj la vivdaŭro, la nuligo aŭ almenaŭ malpliigoj de epidemioj, kiuj dum jarcentoj frapis la iom tro loĝatajn regionojn, estas faktoroj, kiuj kune kondukis ene de kelkaj jardekoj al eksponenciala kresko de la loĝantaro.
Sume en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ekde la komenco de la industria revolucio, la loĝantaro de Eŭropo kreskis kvaroble. La meza vivodaŭro iris de valoroj inter 25 kaj 35 jaroj al valoroj super 75 jaroj; la nombro de idoj per virino malkreskis de 5 al malpli ol 2, kaj la nasko- kaj mortokvantoj malkreskis de valoroj inter 30 kaj 40 jaraj milionoj al valoroj proksimaj al 10[14].
La eksplodo de la demografia dinamiko kondukis ankaŭ poste, dum la dua industria revolucio, al ekonomia evoluo, kiu puŝis direkte al diversaj formoj de konsumismo, sed ankaŭ kaŭzis novajn sociajn kaj politikajn problemojn ligitajn al la senorda urbigo, al la distribuo de resursoj kaj al migradaj fenomenoj.
La Tria industria revolucio, nome revolucio scienc-teknologia aŭ revolucio de la intelekto, estas koncepto kaj vidpunkto skizitaj de Jeremy Rifkin kaj konsiderataj ekzemple de la Eŭropa Parlamento, en formala deklaro aprobita en junio de 2006 (ne konfuzu kun la scienca revolucio de la 15-a kaj 16-a jarcentoj).[15] Laŭlonge de la historio, la ekonomiaj transformoj okazas kiam kunvenas la novaj teknologioj de la komunikado kun la novaj sistemoj de energio. La novaj formoj de komunikado iĝas la rimedo por la organizo kaj administrado kiujn la plej disvolviĝintaj civilizoj ebligis pere de la novaj energifontoj. La kuniĝo de uzado de komputiloj, la teknologio de la komunikado de Interreto kaj la renovigeblaj energioj en la 21a jarcento estas kio okazigas la tiel nomita Tria Industria Revolucio.
Krom la necesa uzado de komputiloj jam disvastigita tra la tuta planedo kaj al enorma nombro de loĝantoj (kvankam ne al la tuto), estas diversaj faktoroj konsiderindaj kiaj la jenaj:
Modelo de la aŭtomata ŝpinilo (nomata Jenny, en muzeo en Wuppertal, Germanio), unu el la inventaĵoj kiuj komencigis la revolucion.
La nura survivanta ekzemplo de ŝpinilmulo konstruita de la inventisto Samuel Crompton.
Coalbrookdale dum nokto: pentraĵo de 1801. En Coalbrookdale estis la unua koaksa altfornego.
Adam Smith, brita filozofo kaj ekonomikisto konsiderata la patro de la moderna ekonomio kaj de la kapitalismo fundamente pro sia libro La riĉo de nacioj.
↑Chaves Palacio, Julián (2004). «Desarrollo tecnológico en la primera revolución industrial». Revista de Historia 17. ISSN 0213-375X.
↑Lucas, Robert E. (2003). The Industrial Revolution Past and Future.
↑Lucas, Robert E. (2003). The Industrial Revolution. Federal Reserve Bank of Minneapolis. pp. "it is fairly clear that up to 1800 or maybe 1750, no society had experienced sustained growth in per capita income. (Eighteenth century population growth also averaged one-third of 1 percent, the same as production growth.) That is, up to about two centuries ago, per capita incomes in all societies were stagnated at around $400 to $800 per year."
↑Roe, Joseph Wickham (1916). McGraw-Hill en Londres y Nueva York (1926), ed. English and American Tool Builders. New Haven, Connecticut: Yale University Press. ISBN 978-0-917914-73-7.
↑Hobsbawm, Eric. The Age of Revolution: Europe 1789-1848. Weidenfeld & Nicolson Ltd. ISBN 0-349-10484-0.
↑Inikori, Joseph E. Africans and the Industrial Revolution in England. Cambridge: University Press. ISBN 0-521-01079-9.
↑Berg, Hudson, Maxine, Pat (1992). Rehabilitating the Industrial Revolution. The Economic History Review (The Economic History Review, Vol. 45, No. 1). pp. 45, 24-50.
Gatrell, Peter (2004). “Farm to factory: a reinterpretation of the Soviet industrial revolution”, The Economic History Review57 (4), p. 794. doi:10.1111/j.1468-0289.2004.00295_21.x.
Griffin, Emma. (2010) Short History of the British Industrial Revolution. Palgrave.
Haber, Ludwig. The Chemical Industry During the Nineteenth Century: A Study of the Economic Aspect of Applied Chemistry in Europe and North America (1958); The Chemical Industry: 1900–1930: International Growth and Technological Change (1971)
(1997) “Scientific Culture and the Making of the Industrial West”.
Kornblith, Gary. The Industrial Revolution in America (1997)
Landes, David S.. (1969) The Unbound Prometheus: Technological Change and Industrial Development in Western Europe from 1750 to the Present. Cambridge, New York: Press Syndicate of the University of Cambridge. ISBN 0-521-09418-6.
McNeil, Ian, ed. An Encyclopedia of the History of Technology (1996), 1063pp excerpt and text search
(2003) “The World Economy: Historical Statistics”.
Chambliss, William J. (eldonisto), Problems of Industrial Society, Reading, Massachusetts: Addison-Wesley Publishing Co, December 1973. ISBN 978-0-201-00958-3
Hawke, Gary. "Reinterpretations of the Industrial Revolution" in Patrick O'Brien and Roland Quinault, eds. The Industrial Revolution and British Society (1993) pp 54–78
Artikel ini perlu diwikifikasi agar memenuhi standar kualitas Wikipedia. Anda dapat memberikan bantuan berupa penambahan pranala dalam, atau dengan merapikan tata letak dari artikel ini. Untuk keterangan lebih lanjut, klik [tampil] di bagian kanan. Mengganti markah HTML dengan markah wiki bila dimungkinkan. Tambahkan pranala wiki. Bila dirasa perlu, buatlah pautan ke artikel wiki lainnya dengan cara menambahkan [[ dan ]] pada kata yang bersangkutan (lihat WP:LINK untuk keterangan lebih lanjut...
Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada Desember 2022. Daun wangi M. bracteata di Taman Botani Kunming, Yunnan, China. Klasifikasi ilmiah Kerajaan: Plantae (tanpa takson): Angiospermae (tanpa takson): Eudikotil (tanpa takson): Rosids Ordo: Myrtales Famili: Myrtaceae Genus: Melaleuca Spesies: M. bract...
Distrik Gôh-Djiboua District du Gôh-DjibouaDistrikNegara Pantai GadingDibentuk2011Ibu kotaGagnoaLuas[1] • Total15.700 km2 (6,100 sq mi)Populasi (2021)[2] • Total2.088.440 • Kepadatan130/km2 (340/sq mi) Distrik Gôh-Djiboua (Prancis: District du Gôh-Djibouacode: fr is deprecated ) adalah salah satu dari empat belas distrik administratif di Pantai Gading. Distrik ini terletak di sudut barat daya negara itu. Ibu...
Cetakan litografi Johann Gottfried Schadow (1830) Makam Schadow di Berlin Johann Gottfried Schadow, lahir 20 Mei 1764 di Berlin dan meninggal 27 Januari 1850 di kota yang sama, merupakan seorang pelukis, perancang dan pematung Prusia. Ia adalah salah satu pematung terpenting Neoklasikisme Jerman. Karyanya yang paling ikonik adalah kereta di atas Gerbang Brandenburg, Berlin, yang dibuat pada 1793 ketika ia hanya berusia 29 tahun.[1] Dia adalah pendiri Berliner Bildhauerschule. Murid-mu...
StewartNama resmiStewart Grand PrixKantor pusatMilton Keynes, Britania RayaPendiriJackie StewartPaul StewartStaf terkenalGary AndersonEghbal HamidyAlan JenkinsPembalap terkenalRubens BarrichelloJohnny HerbertJan MagnussenJos VerstappenNama selanjutnyaJaguar RacingSejarah dalam ajang Formula SatuMesinFordGelar Konstruktor0Gelar Pembalap0Jumlah lomba49Menang1Podium5Poin47Posisi pole1Putaran tercepat0Lomba pertamaGrand Prix Australia 1997Lomba terakhirGrand Prix Jepang 1999 Stewart Grand Prix L...
Dara ManiskuSkenarioDeni ChristantraSutradaraJohn D. RantauPemeran Revalina S. Temat Bertrand Antolin Jonathan Frizzy Andrew White Maya Yuliana Roy Marten Agust Melasz Tetty Liz Indriati Hesti Putri Lagu pembukaDara Manisku oleh ChrisyeLagu penutupDara Manisku oleh ChrisyeNegara asalIndonesiaBahasa asliBahasa IndonesiaJmlh. musim1Jmlh. episode72ProduksiProduser eksekutifElly Yanti NoorProduserLeo SutantoRumah produksiSinemArtDistributorMedia Nusantara CitraRilis asliJaringanRCTIRilis5 Mei 20...
LGBT rights in MissouriMissouri (US)StatusLegal in Western District counties only since 1999(State of Missouri v. Cogshell)Legal statewide since 2003(Lawrence v. Texas)Discrimination protectionsSexual orientation protection solely in public employmentFamily rightsRecognition of relationshipsSame-sex marriage since 2015AdoptionYes Lesbian, gay, bisexual, transgender, and queer (LGBTQ) persons in the U.S. state of Missouri face some legal challenges not experienced by other residents throughou...
Chemical compound (BrCN) CBrN redirects here. Not to be confused with CBRN. Cyanogen bromide Names Preferred IUPAC name Carbononitridic bromide[3] Other names Bromine cyanide[1]Campilit[2] Identifiers CAS Number 506-68-3 Y 3D model (JSmol) Interactive image Beilstein Reference 1697296 ChemSpider 10044 Y ECHA InfoCard 100.007.320 EC Number 208-051-2 MeSH Cyanogen+Bromide PubChem CID 10476 RTECS number GT2100000 UNII OS382OHJ8P Y UN number 1889 CompTox Das...
Les Cars du Rhône Logo du réseau « Les Cars du Rhône » Un Fast Starter LE sur l'ancienne ligne 44 à l'aéroport de Lyon-Saint-Exupéry en 2015. Situation Rhône Type Autocar Entrée en service 1983 : Lignes régulières1986 : Lignes scolaires 1996 : Lignes à la demande 2007 : Navettes OùRA! 2009 : TàD Zonal8 juillet 2013 : Restructuration1er juillet 2015 : Suppression du TAD31 août 2015 : Modifications importantes Lignes 1 ligne Exp...
1987 greatest hits album by Missing PersonsThe Best of Missing PersonsGreatest hits album by Missing PersonsReleased1987Recorded1980–1986GenreNew wave, synth-popLength60:26LabelCapitolProducerKen Scott, Terry Bozzio, Bruce Swedien, Jeff Bova, Bernard EdwardsMissing Persons chronology Color in Your Life(1986) The Best of Missing Persons(1987) Late Nights Early Days(1997) Professional ratingsReview scoresSourceRatingAllmusic[1] The Best of Missing Persons is a greatest hits al...
Croatian boxer, and alpinist Marijan DragmanBorn(1910-04-24)April 24, 1910Zagreb, Austria-Hungary (now Croatia)Died1945NationalityCroatChildrenDarije (son)Ksenija (daughter)RelativesAugust Dragman (father)Marija Dragman (mother) Marijan Dragman (April 24, 1910 – 1945) was a Croatian alpinist, photographer, sportsman, and painter.[1] Dragman was born in Zagreb to parents August and Marija. He became a member of Hrvatski planinarski savez [hr] (HPD) in 1920 at the age of ...
هذه المقالة بحاجة لصندوق معلومات. فضلًا ساعد في تحسين هذه المقالة بإضافة صندوق معلومات مخصص إليها. حمّام كجو وكان قديماً يسمى حمام كيجة جيلر ومعناه (أهل اللباد)،[1] وهو من حمامات بغداد العامة القديمة يقع في شارع باب الآغا بجانب الرصافة من بغداد، [2]بجوار سوق الأمانة ،...
Eugene P. Northrop, American research mathematicianEugene P. Northrop (1908–1969) was an American research mathematician and a math popularizer. Northrop received his PhD from Yale University in 1934 with thesis advisor Einar Hille. Northrop held the William Rainey Harper Chair of Mathematics at the University of Chicago,[1] and frequently served in administrative roles and on technical commissions.[2] He is most remembered for his 1944 book Riddles in Mathematics,[3]...
Carlo Janka Carlo Janka a Obersaxen nel 2009 con la medaglia d'oro vinta nello slalom gigante ai Mondiali di Val-d'Isère Nazionalità Svizzera Altezza 186 cm Peso 87 kg Sci alpino Specialità Discesa libera, supergigante, slalom gigante, combinata Squadra Obersaxen Termine carriera 2022 Palmarès Competizione Ori Argenti Bronzi Olimpiadi 1 0 0 Mondiali 1 0 1 Mondiali juniores 0 0 1 Trofeo Vittorie Coppa del Mondo 1 trofeo Coppa del Mondo - Combinata 1 trofeo Per maggiori dettagli vedi...
艾德礼伯爵 阁下The Rt Hon. The Earl AttleeKG OM CH PC FRS联合王国首相任期1945年7月26日—1951年10月26日君主乔治六世副职赫伯特·莫里森前任温斯顿·丘吉尔继任温斯顿·丘吉尔联合王国副首相任期1942年2月19日—1945年5月23日(战时内阁)君主乔治六世首相温斯顿·丘吉尔前任职位创立继任赫伯特·莫里森反对党领袖任期1951年10月26日—1955年11月25日君主乔治六世伊丽莎白二...
William PettyRitratto di William Petty-FitzMaurice, I marchese di Lansdowne di Sir Joshua Reynolds Primo ministro di Gran BretagnaDurata mandato4 luglio 1782 –2 aprile 1783 MonarcaGiorgio III PredecessoreCharles Watson-Wentworth, II marchese di Rockingham SuccessoreWilliam Cavendish-Bentinck, III duca di Portland Dati generaliPrefisso onorificoThe Most Honourable Suffisso onorificoMarchese di LansdowneKG, PC Partito politicoPartito Whig UniversitàChrist Church,...
هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. (ديسمبر 2018)Learn how and when to remove this message الكسندر فيلد معلومات شخصية الميلاد 6 يونيو 1892 لندن تاريخ الوفاة 17 أغسطس 1971 (79 سنة) مواطنة المملكة المتحدة المملكة المتحدة ل...
This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article may require copy editing for grammar, style, cohesion, tone, or spelling. You can assist by editing it. (February 2024) (Learn how and when to remove this message) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challeng...