Harry Edwin Wood (naskiĝis la 3-an de februaro 1881 en Manchester, mortis la 27-an de februaro 1946 en Mortimer) estis sudafrika astronomo.
En 1906 li estis nomumita ĉef-helpanto en la Meterologia Observatorio de Transvalo, kiu baldaŭ ekipiĝis per teleskopoj kaj ricevis la nomon de Observatorio de la Unio. Li iĝis ties direktoro de 1928 ĝis 1941, post Robert Innes.
Li estis prezidento de de la Astronomia Socio de Sud-Afriko (ASSA) de 1929 ĝis 1930.
Laŭ Minor Planet Center malkovris 12 asteroidojn[1]
La asteroido 1660 Wood[2] estis tiel nomata en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj