La gubernio Nagano (japane長野県 [nagano-ken]), situas en Japanio, sur la insulo Honŝuo, en Ĉubu regiono, en Koŝin'ecu regiono.
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 2 024 073 loĝantoj sur areo de 13 585,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 149 loĝantoj/km². La gubernia ĉefurbo estas Nagano.
Historio
Nagano estis konita kiel la provinco Shinano. Tiu provinco estis dividita inter multaj lokaj daimioj dum la Sengoku periodo.
Nagano estis sidejo de la 1998 Olimpikoj , kiu gajnis internacian rekonon kaj Ŝinkansenan linion al Tokio.
Geografio
Naŭ el la dek du altaj montoj en Japanio troviĝas en ĉi enlanda gubernio. Nagano estas ankaŭ la gubernio kiu limas kun la plej alta nombro de aliaj gubernioj kaj ĝi enhavas la lokon kiu estas la plej malproksima punkto de la maro en Japanio.
La provincaj montoj faris ĝin relative izolita, kaj multaj vizitantoj venas tie por ripozi.