La gubernioJamaguĉi (japane山口県, jama-guĉi -ken; Hepburn: Yamaguchi; Kunrei: Yamaguti) situas en la regiono Ĉugoku de Japanio. Ĝi konsistigas la plej okcidentan parton de la insulo Honŝuo, la plej granda japania insulo.
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 1 336 522 loĝantoj sur areo de 6 110,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 219 loĝantoj/km². La ĉefurbo de la gubernio nomiĝas Jamaguĉi.