La gubernio Ŝimane (japane 島根県, ŝima-ne -ken ; Hepburn: Shimane ;Kunrei: Simane-) estas gubernio de Japanio. Ĝi situas en la regiono Ĉugoku, la okcidenta parto de la insulo Honŝuo.
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 664 539 loĝantoj sur areo de 6 707,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 99 loĝantoj/km². Administra centro de la gubernio estas la urbo Macue.