Gubernio Aomori (japane: 青森県 [aomori-ken]) situas en la regiono Tōhoku, en la plej norda parto de la insulo Honŝuo en Japanio.
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 1 232 303 loĝantoj sur areo de 9 645,64 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 128 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Aomori.
Aomori, la insulo de la plej norda prefektejo de Honŝuo, estas plejparte monta areo, precipe enlanden. La areo estas unu el la plej vulkane aktivaj de Japanio, kie troviĝas interalie la 879 metrojn alta vulkano Osorezan, kiu havas gravan religian pozicion inter budhanoj.
Simboleco
La emblemo kaj flago de la prefektejo estis elektitaj la 1-an de januaro 1961. La blanka koloro de la emblemo simbolas la senfinecon de la universo, kaj la riĉa verda koloro simbolas la esperon por disvolviĝo kaj prospero[1].
Turismo
Naciaj parkoj
Laŭ datumoj de la 1-a de aprilo 2012, 12% de la areo de Aomori konsistis el naciaj parkoj[2].
Monda heredaĵo de Unesko
Aomori ankaŭ estas hejmo de Ŝirakami-Sanchi, netuŝita praarbaro en monta areo kiu estis aldonita al la listo de Monda Heredaĵo de Unesko.
La Granda Budho
Aomori Shōwa Daibutsu (昭和大仏) estas la plej granda Budho-monumento en Japanio. Ĝi estas parto de la templo Seiryuu-ji, konstruita en 1982. La Budho altas 21,35 metrojn kaj pezas 220 tunojn. Sub la Budho estas ankaŭ cirkla ĉambro kun pentraĵoj, bildoj kaj skulptaĵoj.
Mezepoka kastelo Hirosaki
Fama pro la ĉerizfloroj en siaj ĝardenoj, ĉi tiu kastelo situas en la urbo Hirosaki.
La gubernio ankaŭ produktas tradiciajn manfaritaĵojn kiuj havas longan historion. La plej famaj el ili estas tsugaru lakvaro ( Jap. 津軽塗, つがるぬり tsugaru-nuri ).
Gubernio Aomori estas la gvidanto en la japana pomomerkato kaj havas la plej altajn kultivadprocentojn en la lando por ĉina ignamo kaj ajlo.
Esperanto ludis tie gravan rolon en la renaskiĝo de la 'loka arta movado' kiu kultivis lokajn artojn, samtempe ligante ĝin al tutmondaj kaj transnaciaj ideoj pere de Esperanto, kiu reprezentas kosmopolitan mondperspektivon montrante eksplicitan respekton por lokaj lingvaj kaj kulturaj diferencoj[3].
↑(en) Ian Rapley, When global and local culture meet - Esperanto in 1920s rural Japan, Esperanto and the Aomori local arts movement, En: Language Problems & Language Planning, p. 179, 184, 187 Vol. 37, n-ro 2, 2013, ISSN 0272-2690