Siro James Fraser STODDART (la 24-an de majo 1942 en Edinburgo, Skotlando - la 30an de decembro 2024 en Aŭstralio) estis skotdevena brit-usona kemiisto. Li estis profesoro ĉe Nordokcidenta Universitato kaj specialisto en la kampo de supermolekula kemio kaj nanoteknologio. Nobel-premiito pri kemio 2016 kune kun Jean-Pierre Sauvage kaj Bernard Feringa pro "La dezajno kaj sintezo de molekulaj maŝinoj".
Stoddart evoluigis tre efikajn sintezojn de mekanike-interplektitaj molekulaj arkitekturoj kiel molekula boromeaj ringoj, katenanok (catenanes) kaj rotaksanoj (rotaxanes) utiligante molekula rekono kaj molekula mem-asembleaj procezoj. Li montris ke ĉi tiuj topologioj povas esti utiligita kiel molekulaj ŝaltiloj [1]. Lia grupo eĉ aplikis ĉi tiujn strukturojn en la fabrikado de nanoelektronikaj aparatoj kaj nanoelektromekanikaj sistemoj (NEMS) [2].
Referencoj
- ↑ A. Coskun, M. Banaszak, R. D. Astumian, J. F. Stoddart, B. A. Grzybowski, Chem.
- ↑ A. Coskun, J. M. Spruell, G. Barin, W. R. Dichtel, A. H. Flood, Y. Y. Botros, J. F. Stoddart.
Eksteraj ligiloj