Daniel "Dan" SHECHTMAN (ankaŭ Schechtman, prononcita ŜEĤTMAN; hebree דן שכטמן, n. 24-an de januaro 1941 en Tel-Avivo, tiam Mandata Palestino) estas israela fizikisto, laborante ĉe la Technion - Israela Instituto de Teknologio en Ĥajfo, Israelo [1]. En 2011 li ricevis la Nobel-premion pri Kemio pro la malkovro de kvazaŭkristaloj [2] [3].
La 17-an de januaro 2014, li sciigis sian decidon stari kiel kandidato en la israelaj prezidant-elektoj en 2014. Laŭ la balotrezultoj, li ne estis elektita, ricevinte 1 voĉon el 120 en la unua raŭndo de elektoj.
Li estas Membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (2023).
Referencoj
Eksteraj ligiloj