Doris DayDoris Day, origine: Doris Mary Ann Kappelhoff (naskiĝis la 3-a de aprilo 1922 en Cincinnati, Ohio kaj mortis la 13-a de majo 2019 en Carmel Valley, Kalifornio) estis usona aktorino, kantistino, kaj dancistino. La pseŭdonimon Day ŝi elektis laŭ la kanto Day after Day, kiu estis parto de ŝia repertuaro. Doris Day komencis sian karieron kiel dancistino kaj kantistino, sed la dancadon ŝi devis forlasi, post kiam ŝi vundis sian gambon dum aŭtoakcidento. En la jaro 1948 ŝi komencis kinokarieron. Ŝi ĉefe aperis en muzikfilmoj kaj en komedioj, foje ankaŭ en krimfilmoj (ekz. The man who knew too much de Alfred Hitchcock). En siaj roloj ŝi plej ofte prezentis optimismajn, konservativajn, patrinecajn virinojn, kiuj konformis al la tiutempa bildo pri la ideala virino. Kiam en la 1960-aj jaroj tiu ĉi idealo iĝis malpli populara, ankaŭ ŝia kinokariero stagnis, sed ŝi sukcesis daŭrigi sian laboron en televidaj produktaĵoj. Filmoj
Eksteraj ligiloj
|